Malgré-nous

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Je la memoro kaj omaĝe al francoj el Alzaco kiuj mortis kiel viktimoj de sia trudenservigo en germana armeo, malobserve de popolaj rajtoj. Ĉi tie komencis en oktobro 1942 la longa vojo de suferado kaj memdonaco kiu irigis ilin al ilia tragedia destino. Nia fideleco al ilia memoro garantios ilian honoron.
Memortabulo pri Malgré-nous en Colmar.

La termino « Malgré-nous » (prononcita kiel \mal.ɡʁe nu\, laŭvorte « Malgraŭ-ni » france) temas pri homoj el Alzaco kaj Moselle trude enservigitaj en Wehrmacht, la germana regula armeo, dum la Dua mondmilito, ĉu en Heer (terarmeo), ĉu en Luftwaffe (aerarmeo), ĉu en Kriegsmarine (mararmeo), aŭ ĉu en Waffen-SS.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Alzaco (krom arondismento Belfort), parto de Loreno kaj kelkaj vilaĝoj el la departemento Vogezoj estis ceditaj al la germana Imperio per la traktato de Frankfurto, post la francia malvenko de 1871, lasante al la loĝantaroj dum kelkaj monatoj la eblon "elekti" Francion. La loĝantoj de tiuj teritorioj kiuj restis tiel iĝis regatoj de la germana imperiestro. Junaj viroj devis fari militservon kaj militi flanke de Germanio dum la unua mondmilito. Inter 1914 kaj 1918 ĉirkaŭ 18 000 homoj el Alzaco-Loreno elektis forlasi siajn familianojn por sin dungigi en francia armeo[1], dum 380 000 aliaj restis kaj servis la imperiestron Vilhelmo la 2-a[2]. Tiu mobilizo en 1914 okazis plejparte sen problemoj, plejmulto de junaj alzac-lorenanoj taksante sin germanaj civitanoj[3]. Fine de la milito, pro la akcelita germanigo de la teritorio kaj la projekto senaŭtonomigi ĝin, la subteno de la loĝantaro de Alzac-Loreno por la germana imperio tre malfortiĝas[3].

La situacio ege malsamas en 1942. Junaj alzacanoj kaj mozelanoj ne naskiĝis kiel garmanaj civitanoj, ili tuj senpete akiris tiun civitanecon pro tio ke nazia Germanio rigardis ilin kiel etne germanojn[4]. Plue la anekso de la tri francaj departementoj Moselle, Bas-Rhin kaj Haut-Rhin ne estis ratifita[5] kaj tial laŭ internacia juro ili devus esti administritaj de la reĝimo de Vichy. Pro tio plendis la 3-an de septembro 1940 la franca ĝeneralo Charles Huntziger al la germana ĝeneralo Otto von Stüpnagel rilate al la Armistico de la 22a de Junio 1940, en ĝi legeblas « Kun tuta Francio, laŭ la landlimoj de 1939, Germanio subskribis la konvencion de la 22a junio » kaj ankaŭ « la franca Registaro rajtas administri okupaciitajn kaj neokupaciitajn teritoriojn, sen ajna teritoria limo »[6]. Bernard Vogler skribas:

Citaĵo
 Jam somere de 1940, la sinteno de katolikoj estas preskaŭ unuvoĉe rifuza, kaj tio nur plifortiĝos dum la kvar sekvaj jaroj, do sinteno tute malsama de tiu de samreligianoj en la reĝimo de Vichy […] Somere de 1940 plejmulto de protestantoj kredis ke temis pri la samaj germanoj, kiel tiuj antaŭ 1918. Tial tiu komenca miskompreno favoris iom da akcepto […] Sed tiu komenca sinteno estis rapide pelita: en ses monatoj oni pasis de fido al sento de perfido[7]

Kvankam la esprimo Malgré-nous jam aperis en 1920, kiam asocioj de eksaj batalantoj el Alzac-Loreno de la unua mondmilito ekuzis ĝin por aserti ke ili devis batali « malgraŭ [si] » en la germana armeo kontraŭ Francio[8],[9], oni nuntempe uzas ĝin ekskluzive rilate al tiuj kiujn oni trude enservigis en la germana armeo ekde aŭgusto 1942[10].

Kvankam laŭjure ili daŭre estas francaj[11], la nazia ŝtato aneksas Alzacon kaj Moselle-on per dekreto la 18-an de oktobro 1940, subskribita de ĝia gvidanto Adolf Hitler kaj kies publikigon li malpermesas[12].

Pri tio la reĝimo de Vichy plendis nur per leteroj senditaj al la germana komisiono pri armistico sed sen publikigi ilin, timante reagojn: « Komprenu, diris aŭguste de 1942 la marŝalo Philippe Pétain al la membro de la nacia konsilio Robert Sérot, germanoj estas sadistoj kiuj nin dispremos se nun ni faras geston[13]. » Tiuj leteroj neniam ricevis respondojn[14].

Kronologio[redakti | redakti fonton]

Ĝis aŭgusto de 1942 kvankam ili devis, kiel ĉiuj aliaj junuloj, partopreni en paramilitismaj organizoj, homoj el Alsaco kaj Moselle ne estis devigataj dungigi sin en germana armeo. La nazia reĝimo eĉ asertis ne bezoni ilin: « Ni ne bezonas alzacanojn por venki la militon, diris oratoro de la propagando, sed pro la honoro de via lando ni emas vidi vin inter niaj vicoj[15] ». La servoj de Joseph Goebbels tamen aktive propagandis por emigi ilin enserviĝi sed senrezulte, en Alzaco malpli ol 1 000 homoj eniris la germanan armeon[16]. La nazia respondulo pri Alzaco, Robert Wagner, pensis ke alzacanoj estis etne germanoj kaj ke pro tio ili rapide volos aliĝi al armeo kun la aliaj germanoj, vidinte kiom malmulte fakte enserviĝis li konkludis ke junaj alzacanoj hezitis enserviĝi « pro timo de la familio » kaj ke ili feliĉus se oni trudus ilin:

Citaĵo
 Oni ĉiam aŭdis, kiel tio aperas en la raportoj de, interalie, la partio ke preni decidon enserviĝi dum milito estis tre malfacile rilate al la familio kaj ke oni pliŝatus vidi trudenservigon esti starigita ĉar, tiukaze, oni ne estus devigata decidi per si mem[17]

Printempe de 1942 en Vinico li konvinkis Hitler-on starigi devigan militservon en Alzaco, kaj tio estis oficiale farita la 25-an de aŭgusto 1942.

Dume la nazia respondulo pri Moselle, Josef Bürckel, promulgis devigan militservon por ĝia loĝantaro la 19-an de aŭgusto 1942. Dek tagojn poste li promulgis direktivon donante germanan naciecon al ĉiuj loĝantoj de Moselle. Bürckel tiam anoncis ke loĝantoj de Moselle, kiuj ne sentas sin germanoj, rajtas peti ĝis la 5-an de septembro 1942 esti pelitaj al Francio. Petoj estis tiom multaj ke li tuj nuligis sian anoncon, kaj anstataŭe asertis ke ili estos pelitaj al koncentrejoj en Pollando[18].

Wagner, pri tiu decido, asertis la 23-an de septembro 1942: « Ni vivas en tempo de granda revolucio: kun ĝi kolapsas ankaŭ juraj konceptoj kiuj validis antaŭe[19]. » kaj la 21-an de junio 1943: « Ne estas mia intenco jure pravigi tiun decidon tiel penetra en la vivo de Alzaco. Estas neniu kialo fari tion. Ĉiu decido kiun la Granda Germana Regno prenis pri tio apogas sin sur juro formala kaj reala kaj neatakeblas[20]. »

Dum milittempo, militservi signifis partopreni en bataloj. Plejmulto de Malgré-nous estis enservigitaj en Wehrmacht sed multajn aliajn oni rekte enservigis en Waffen-SS (nuraj kriterioj estante minimuma grandeco kaj sana dentaro), dum aliaj estis unue enservigitaj en Wehrmacht kaj poste en Waffen-SS. La decido sendi trudenservigitojn el Alzacio, Moselle, Luksemburgo kaj Belgio al Waffen-SS bazas sur tio ke la divizioj de Waffen-SS havis altan proporcion de mortintoj dum bataloj. En sia taglibro, kiun li verkis dum la germana okupacio, Marie-Joseph Bopp parolas pri kolego kiun oni kontraŭ lia volo rekte enservigis en Waffen-SS. Oni klarigis tion al li tiel: « Postenoj de oficiroj en Waffen-SS vakas, ili nepre estu okupataj, cetere la kuracista ekzameno estas nur formalaĵo. » kaj « Oni tre bone scias ke rusoj ne kompatas kun neniu soldato kiuj surhavas la malamitan uniformon de SS kaj la simbolon de sia sanggrupo ĉe la supro de sia dekstra brako (kiun ne havas aliaj soldatoj). Ĉiuj SS-uloj kaptotaj estos mortigitaj[21]. » Tiel oni malinstigas ilin dizerti.

Entute 100 000 homoj el Alzaco kaj 30 000 el Moselle batalis flanke de Germanio ĉe la orienta fronto. Plejmulto el ili estis malliberigitaj en la milita malliberejo 188 proksime de Tambovo, en Rusio. Ankaŭ multaj el ili partoprenis en batalo de Normandio, kiel la Malgré-nous de la SS-divizio Das Reich. Multaj el ili havis malpli ol 18 jarojn. Inter la malmultaj kiuj sukcesis kapitulaci, kelkaj enserviĝis en la enaj francaj fortoj (milita branĉo de la ena Franca rezistado) aŭ en la liberiga franca armeo (milita branĉo de Libera Francio). Julie de 1944 Sovetio liberigis 1500 Malgrés-Nous-on el Tambovo, ili estis senditaj al Libera Francio en Alĝero[22],[23].

Rezervaj oficiroj[redakti | redakti fonton]

Laŭ milita juro, Germanio ne rajtis enservigi negermanajn oficirojn[24].

Antaŭ 1944 Germanio ne mobilizis rezervajn oficirojn, sed Marie-Joseph Bopp skribas la 20-an de januaro 1944: « Oni kredas ke tre baldaŭ germanoj mobilizos alzacajn rezervajn oficrojn el franca armeo. Ĝis nun, oni lasis ilin trankvilaj[25] ». La 14-an de februaro 1944 li skribas: « Sensacia novaĵo alvenis kvazaŭ bombo: ĉiuj francaj rezervaj oficiroj estos mobilizitaj en Waffen-SS ĉar, en tiu armeo, disciplino estos pli strikta kaj ilin oni povos pli facile kontroli[26] ». Kaj, malpli ol unu semajnon poste: « Hodiaŭ kvardeko da eksaj rezervaj oficiroj devis iri al kuracista ekzameno por Waffen-SS. En Strasburgo tiu ekzameno jam estis okazinta. Ĉi foje generalo ilin bonvenigis. Li volis fari diskurson antaŭ ili, sed estis plurfoje interrompita. Oni demandis al li laŭ kiu rajto Wehrmacht permesis al si mobilizi alzacajn oficirojn kiuj servis en franca armeo. Respondo: internaciaj leĝoj ne permesas al ni enservigi ofirojn kiuj servis alian nacion. Nu ni respektas juron. Vi ne estos mobilizitaj en Wehrmacht sed ja en Waffen-SS, ĉar tion ne eksplicite malpermesas leĝoj. Poste li asertis ke tiuj, kiuj enserviĝos kiel volontuloj tenos la rangon kiujn ili havis en franca armeo. Por tio, nur necesis subskribi paperon! Tuta Silento! Neniu sin proponas. Tiam la generalo diras al ili: « Bone. Sed ĉiu el vi donu sian kariertabelon. » Ankaŭ tion ĉiuj rifuzas. Post tio la generalo foriras kaj la kuracista ekzameno komencas ». La rifuzintoj estis senditaj al la milita malliberejo de Cernay sed ankaŭ tie oni provis konviki ilin, laŭ Bopp la 9-an de junio 1944: « Alzacano, eksa franca oficiro, kiu estas en la milita malliberejo Saint-André proksime de Cernay ĵus skribis al sia familio ke antaŭ kelkaj tagoj la SS-ulo kiu estras la malliberejon kunvenigis ĉiujn eksajn oficirojn. Li alvenis kun subkolonelo kaj majoro, ambaŭ en SS-uniformoj. La estro pri la malliberejo diras al alzacanoj « Mi prezentas al vi 2 francajn superajn oficirojn kiuj, malsame kiel vi, komprenis sian devon en tiu tempo kaj kiu, kiel bonaj eŭropanoj, metas sian glavon je la servo de Germanio. Tiuj, kiuj do volontulos por militi, faru paŝon antaŭen. » Ĉiuj silentas. Neniu alzacanoj moviĝas. Ili fikse kaj abomene rigardas la du francojn antaŭ ili, palaj kiel la morto. Post unu minuto da atendo, la germana estro forsendas la alzacanojn[27] ».

Cyrille Gillig, kun 50 alzacaj oficiroj estis kunvokitaj en Cernay la 20-an de majo 1944 por esti enservigita en Waffen-SS. 42 rifuzis kaj estis senditaj al la Koncentrejo Neuengamme. 20 el ili pluvivis kaj estis liberigitaj de britoj en 1945[24].

Dizerto[redakti | redakti fonton]

Memorigaĵo pri la Malgré-nous kiuj mortis en Tambovo kaj en aliaj sovetaj militaj malliberejoj, en Mulhouse.

Iuj Malgré-nous dizertis por eniri francan rezistadon aŭ Svision, sed la familioj tiam povis esti senditaj al laborpunejoj kiel tiu de Schirmeck aŭ al koncentrejoj kiel la Koncentrejo Natzweiler-Struthof, ambaŭ troviĝinte en eksfrancaj teritorioj aneksitaj de Germanio. Tio okazis ekzemple la 3-an de junio 1944 al 123 homoj el Longeville-lès-Saint-Avold, en Moselle, kiuj estis parencoj de dizertintoj: ili estis unue senditaj al la laborpunejo de Woippy, kaj poste al koncentrejo[28]. De julio 1944 estis aplikita la t.n. Sippenhaft, laŭ kiu ies delikto pravigas punon de la tuta familio kaj ankaŭ konfiskon de ĝia bienaro. Tio devigis la plejmulton de trudenservigitoj resti en germana armeo. Germanio zorgis ke ĉiu divizio estu komponita pleje de germanoj por ke Malgré-nous ĉiam estu minoritataj.

Iuj sukcesis kaŝiĝi dum 2 jaroj por ne esti enservigitaj, kiel Joseph Kuhn el Sélestat[29].

Tiuj, kiuj kapitulacis antaŭ usona armeo estis viditaj kiel dizertintoj kaj senditaj al malliberejoj okcidente de Francio, meze de germanaj malliberuloj kiuj rigardis ilin kiel perfidulojn[30]. Tiuj, kiuj kapitulacis antaŭ ruĝa armeo estis viditaj kiel dizertintoj aŭ spionoj kaj tial multaj estis pafmortigitaj[31],[32], aliaj estis senditaj al la milita malliberejo de Tambovo[10] kie « ĉirkaŭ unu homo el du mortis malpli ol 4 monatojn post sia alveno[33] ». Entute en Tambovo mortis inter 6 000 kaj 8 000 Malgré-nous[34].

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Reveninte al Francio, kaj kvankam ili havis la samajn rajtojn kiel la homoj kiuj batalis en franca armeo dum la milito[35], la Malgré-nous povis esti rigarditaj kiel perfiduloj. Multaj el ili estis viktimoj de la t.n. « Purigado » dum kiu homoj akuzitaj aŭ suspektitaj de Kunlaborismo estis linĉitaj[36].

Militkrimoj[redakti | redakti fonton]

La SS-divizio Das Reich kulpas pri la Masakro de Oradour-sur-Glane, dum kiu ĝi detruis la vilaĝon kaj mortigis preskaŭ ĝian tutan loĝantaron. En ĝi troviĝis 13 alzacaj trudenservigitoj kaj 1 volontulo, Georges René Boos. Fine de la proceso, okazinta en Bordozo en 1953, 12 el la akuzitoj estis kondamnitaj al laborpunoj kaj la volontulo, kvankam malplenaĝa dum la masakro, estis kondamnita al mortpuno. Alia akuzito estis malkondamnita ĉar li pruvis ke li ne estis en Oradour-sur-Glane dum la masakro. La 12 Malgré-nous estis amnistiitaj de la leĝo de la 20-a de februaro 1953[37]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Malgré-nous en la franca Vikipedio.

  1. Mémorial de l'Alsace-Moselle Mémorial de l'Alsace-Moselle (france).
  2. memorial-alsace-moselle.com 1914-18 : La grande guerre (france). Alirita la 15-an de novembro 2013.
  3. 3,0 3,1 François Vogt. La Haute-Alsace dans la guerre de 1914-18 (france). Mulhouse: JM éditions, p. 82–85. ISBN 978-2-36702-068-6. OCLC 1004593848.
  4. Malène Anstett. (2015) Gommées de l'histoire, des Françaises incorporées de force dans le Service du travail féminin du IIIe Reich (france). Strasburgo: Éditions du Signe, p. 17–20. ISBN 978-2-7468-3329-6. OCLC 946655654.
  5. Eberhard Jäckel. (1966) Frankreich in Hitlers Europa – Die deutsche Frankreichpolitik im Zweiten Weltkrieg (germane). Stuttgart: Deutsche Verlag-Anstalg GmbH, p. 123–124.
  6. Georges-Gilbert Nonnenmacher. (1966) La Grande Honte, ouvrage publié par l’Association des Évadés et Incorporés de force (france). Colmar: Alsatia.
  7. Catholiques et protestants alsaciens entre deŭ langues et deŭ nations de 1815 à 1945 (france).
  8. Pierre Schlund. (2011) Souvenirs de guerre d'un Alsacien (france). Éditions Mille et une vies. ISBN 978-2-923692-18-0.
  9. Paul Durand. (1945) En passant par la Lorraine ; gens et choses de chez nous 1900-1945 (france). Éditions Le Lorrain, p. 131–132.
  10. 10,0 10,1 Archives départementales de la Moselle Malgré-Eŭ dans l’armée allemande; Les incorporés de force mosellans 1942-1945 (france).[rompita ligilo]
  11. Eberhard Jäckel. (1966) Frankreich in Hitlers Europa – Die deutsche Frankreichpolitik im Zweiten Weltkrieg (germane). Stuttgart: Deutsche Verlag-Anstalg GmbH, p. 115.
  12. Eberhard Jäckel. La France dans l'Europe de Hitler (france), p. 123–124.
  13. Georges-Gilbert Nonnenmacher. (1966) La grande honte (france). Colmar: ADEIF, p. 135.
  14. Eberhard Jäckel. La France dans l'Europe de Hitler (france), p. 118–121.
  15. Bopp 2004, p. 165.
  16. (1993) La Vie quotidienne en Alsace entre France et Allemagne (1850-1950) (france). Hachette.
  17. Extrait du mémoire de défense de Robert Wagner (germane, france).
  18. (1945) Les conscrits sanglants (france). Alĝero-Orano: éditions du Désert, p. 286.
  19. Georges-Gilbert Nonnenmacher. La Grande Honte (france), p. 107.
  20. Georges-Gilbert Nonnenmacher. La Grande Honte (france), p. 104.
  21. Bopp 2004, 8-a de januaro 1944
  22. L'Alsace au temps des Malgré-nous (france).
  23. Alfred Wahl. (2009) Alsace, la grande encyclopédie de la grande guerre (france). Strasburgo: La Nuée Bleue, p. 1401. ISBN 978-2-7165-0647-2.
  24. 24,0 24,1 Cyrille Gillig. (2009) Alsace la grande encyclopédie des années de guerre (france). Strasburgo: la nuée bleue, p. 1351. ISBN 978-2-7165-0647-2.
  25. Bopp 2004, p. 330.
  26. Bopp 2004, p. 336.
  27. Bopp 2004, p. 366.
  28. Woippy dans la Seconde Guerre mondiale (france).
  29. (2021) “JOSEPH KUHN, L’INSOUMIS, Articles de divers journaux relatant les péripéties de Joseph et de sa famille”, Exposition numérique « Les Conflits Militaires » Archives municipales de Sélestat (fr) (pdf). 
  30. Les incorporations (france). Alirita 7-an de aprilo 2011.
  31. Jules Buhler. (2009) Alsace, la grande encyclopédie des années de guerre (france). Strasburgo: La Nuée Bleue, p. 1411. ISBN 978-2-7165-0647-2.
  32. Quatre Alsaciens exécutés par les Soviétiques (france). Arkivita el la originalo je 2015-06-10. Alirita 2024-02-20.
  33. Jean-Jacques Cécile. (2014) Un espion français à l'Est (france). Éditions du Rocher.
  34. Pierre Rigoulot. (1990) La Tragédie des Malgré-nous, Tambov le camp des Français (france). Éditions Denoël.
  35. Ordonnance 45-364 du 10 mars 1945 modifiée (france).
  36. Jean-Laurent Vonau. (2005) L’épuration en Alsace. La face méconnue de la Libération 1944-1953 (france). Strasburgo: Éditions du Rhin.
  37. Fac-similé JO du 21/02/1953. Arkivita el la originalo je 2022-07-16. Alirita 2024-02-20..