Mihály Sárossy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Sárossy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1893 (1893-10-06)
en Budapeŝto
Morto 27-an de aprilo 1982 (1982-04-27) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantistoaktorokantisto
vdr

SÁROSSY Mihály [ŝAroŝi mihAj] (ankaŭ SÁROSI; naskiĝis en 1893 en Budapeŝto) estis hungara esperanto-aktoro kaj kantisto, kiu ludis interalie kun Julio Baghy. Li esperantistiĝis dum la rusa militkaptiteco. Granda sukceso dum la UK en Nurenbergo ĉe la prezentado de L. M. Populara kantisto dum artaj vesperoj, ankaŭ li partoprenis ekzemple en "La paĝio del' reĝino", de Jenő Heltai kaj Emil Makai, en postkongreso de la 13-a UK en Prago en Budapeŝto en 1921 kaj en Ginevra de Edmond Privat prezentita en 17-a UK en Ĝenevo.

Estis du E-gramofondiskoj kun liaj kantoj. Lin oni povas aŭdi en Esperanta Songazeto prezentante "La arto" registrita en 1938.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Sárossy el la Enciklopedio de Esperanto.