UK 1921
Aspekto
(Alidirektita el 13-a UK 1921)
| Universala Kongreso | |
|---|---|
| Komuna foto de la partoprenantoj | |
| Urbo (lando) | Prago, |
| Datoj | 31-a de julio - 6-a de aŭgusto 1921 |
| Prezidanto LKK | Josef Eiselt |
| Alta protektanto | ĉeĥoslovaka registaro |
| Aliĝintoj | 2561 |
| Menciinde | samtempe 1-a SAT-Kongreso |

La 13-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Prago, Ĉeĥoslovakio, inter la 31-a de julio kaj la 6-a de aŭgusto 1921, kun ĉeesto de 2561 partoprenantoj[1].
La kongresejo estis en palaco Žofín sur Slava insulo.
Ĝin ĉeestis reprezentantoj de Ligo de Nacioj, Internacia Labor-Oficejo kaj Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco. Nome de Ligo de Nacioj parolis ĝia ĝenerala vicsekretario Inazo Nitobe, kiu venis por raporto pri Esperanto.
Flanke de ĝi okazis kunveno de laboriste orientitaj esperantistoj, kiuj decidis la fondon de Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu kunveno estas ĝenerale konsiderata la 1-a SAT-Kongreso.
Teatraĵoj prezentitaj
[redakti | redakti fonton]- Nokto en Karlův Týn, de Jaroslav Vrchlický, kiun ludis amatora trupo.
- La glavo de Damokles, de Gustav zu Pulitz, en antaŭkongreso en Dresdeno, prezentita de amatoraj anoj de la esperantoklubo "Antaŭen ĝis la venko" el Chemnitz.
- La paĝio de l' reĝino, de Jenő Heltai kaj Emil Makai, en postkongreso en Budapeŝto, kiun prezentis profesiaj kaj amatoraj geaktoroj el Budapeŝto kun i.a. Julio Baghy (ankaŭ reĝisoro), Kálmán Kalocsay, Mihály Sárossy en Teatro Colosseum.
Referenco
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sikosek, Ziko Marcus, Sed homoj kun homoj : Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, Universala Esperanto-Asocio, (ISBN 92-9017-087-5), p. 66
| Universalaj Kongresoj | ||
|---|---|---|
| 1905-1915 • 1920-1939 • 1947-1959 • 1960-1979 • 1980-1999 • 2000-2019 • 2020-2029 | ||
| Vaŝingtono 1910 • Antverpeno 1911 • Krakovo 1912 • Berno 1913 • Parizo 1914 | ||
| MILITO ........ San-Francisko 1915 ....... MILITO | ||
| Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 | ||
| Ĝenevo 1925 • Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antverpeno 1928 • Budapeŝto 1929 | ||
