Saltu al enhavo

Ginevra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ginevra
Ginevra
Ginevra
Aŭtoro Edmond Privat
Eldonjaro 1913
Urbo Ĝenevo
Eldoninto Universala Esperantia Librejo
Paĝoj 48
vdr

Ginevra [1][2] estas lirika dramo, laŭ malnova legendo pri reĝino Ginevra el kelta deveno originale esperantlingve verkita de Edmond Privat. Ĝi unue aperis 48-paĝe en la jaro 1913 ĉe Universala Esperantia Librejo en Ĝenevo. Ellersiek & Borel el Berlino reeldonis la verkon en 1925.

Ĝi estis ludita dum la 9-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno, 1913, kaj dum la 17-a en Ĝenevo (1925).

Citaĵo
 Pli bone ol pri la drama, Privat sukcesis pri la lirika parto de sia verko. 
— 1913, Valc, Germana Esperantisto, B, paĝo 166.
Citaĵo
 ...Privat prave konservis la simplon de l' legendo kaj eltirigis la poezion el la vero de l' karakteroj el la profundo de l' sentoj... Tiel Privat per kortuŝaj scenoj, harmoniaj vortoj, diafana stilo, rakontis tiun malnovan legendon... 
— 1913 (1964), Historio de Esperanto I, paĝoj 376-378
Citaĵo
 Ĝi estas malnova rakonto, tamen ĝi restas ĉiam nova. La bravan kavaliron Lancelot ni ĉiuj kondamnas kaj samtempe admiras. Por viro, kiu sciis nenion alian, krom batali kaj amindumadi, la longaj vintraj vesperoj ĉe la kortego de reĝo Arturo devis esti tre enuigaj; kaj estas bone sciate, ke: Al senohupa la mano, petolon instigas Satano. En tiu ĉi dramo ni renkontas ne la Arturon de Tennyson, sed la malpli perfektan, kaj pro tio pli homan, heroon de Mallory; sed la situacion traktas nia lerta aŭtoro tute laŭ la maniero de la angla laŭreato. Precipe mi ŝatas la aman scenon en la unua akto, kie du animoj implikitaj en fatalan amon renovigas la ĉiaman bataladon kontraŭ sia malfeliĉa sorto, sed kun vana espero je fina venko. Pri la esperanta stilo de la verko oni nur povas diri, ke ĝi fluis el la ora plumo de Privat trempita en inko Zamenhofa. Preseraron unu mi trovis, do kredeble - ekzistas ne pli ol du. Mi gratulas mian amikon Privat pro tiu ĉi bonega aldono al nia originala literaturo. 
— A.E.W. La Brita Esperantisto - Numero 104, Aŭgusto (1913)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]