Michele Gazzola
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Michele Gazzola | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-a de septembro 1978 en Udine |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | italo |
Ŝtataneco | Italio |
Profesio | |
Profesio | esperantisto |
Michele GAZZOLA, naskiĝinta en 11-a de septembro 1978 en Udine, estas itala lingvisto, ekonomikisto kaj esperantisto. Li instruis en la Universitato de Ĝenevo, la Humboldt-Universitato en Berlino kaj de 2016 en la Universitato de Itala Svislando en Lugano.[1]
De 2016 Gazzola estas senatano de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Li estas membro de pluraj aliaj sciencaj asocioj, inter ili GIL.
Gazzola interalie laboris kun François Grin pri egaleco kaj justeco en lingva komunikado. Li ankaŭ esploris la efikojn de plurlingveco en ekonomio, ekzemple en la svisa sistemo de patentoj, kaj pri la lingva efiko de la foriro de Britio el Eŭropa Unio[2].
Redaktoris Language Policy and Linguistic Justice.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Curriculum Vitae (angle). Alirita 2016-08-24.
- ↑ Il multilinguismo europeo dopo Brexit (itale). Observatoire Européen du Plurilinguisme. Alirita 2016-08-24.