Marin Bacev

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marin BACEV (naskiĝis en 1927, mortis la 28-an de septembro 1996 en Sofio) estis bulgara esperantisto.

Li pasigis sian movadan vivon en la servo de la E-instruado, i.a. kiel vic-sekretario (1985-88) kaj ĉiam aktiva membro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, respondeculo de Bulgara Esperanto-Asocio pri instrumetodiko, ekzamenanto en UEA/ILEI-ekzamenoj kaj delegito pri instruado. Li kunverkis oficialan metodikan gvidilon bulgarlingvan (1983), kuntradukis libron pri la komponisto Dimitar Terziev, Per flugiloj de la kanto (1995), kaj redaktis la antologion Kubaj popolaj fabeloj (1996). Li instruadis diverslande: en 1990 dum ses monatoj li instru-preparis kubajn e-istojn antaŭ la Havana UK, kaj laste li gvidis kursojn en aprilo-junio 1996 en Litovio.