Vida Jerman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vida Jerman

Vida JERMAN estis kroata aktorino, kiu naskiĝis la 28-an de majo 1939 en Zagrebo kaj mortis la 10-an de decembro 2011.

Vida Jerman studis teatran arton en Zagrebo kaj Londono, laboris en diversaj teatroj kaj rolis en pluraj filmoj. Ekde 1973 ŝi aktoris ankaŭ en Esperanto. Ŝi estis bone konata al la esperantista publiko, vizitinta ŝiajn prezentojn en multaj UKoj, IJKoj kaj en Kongresoj de SAT. Interalie, ŝi debutis kiel aktorino en Esperantujo jam en 1973, samjare kun sia esperantistiĝo, en Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo de Zagreb, kaj kiel Marika en Doktoro Rosales de Giorgio Silfer. Krom esperantlingva poezio ŝi ŝatis prezenti monodramojn, kiel ekzemple Virino, kiu flustris en uragano de Spomenka ŠtimecLa rompita virino de Simone de Beauvoir.

Prezentoj en UK-oj[redakti | redakti fonton]

Publikigita surkasede[redakti | redakti fonton]

Teatra vespero de Vida Jerman/ Zagreb 1996
Enhavo: Izolulo (muzikpoezia recitalo de kroataj poetoj) kaj Inventante ke mi sonĝas (monologo de José Augustín)

Detala biografio (verkita en 2004)[redakti | redakti fonton]

Vida Jerman, drama aktorino kaj poligloto, naskiĝis 28-an de majo 1939 en Zagreb (Kroatio). Tie ŝi diplomiĝis pri aktorado en Akademio por teatra arto, kaj studis anglan, italan kaj hispanan lingvon en Filozofia fakultato. Ŝi estis membro de la Urba teatro "Trešnja" ("Ĉerizo"), kie ŝi havis signifajn rolojn en multaj prezentaĵoj.

Kroatlingve ŝi prezentadis en granda nombro da radiaj kaj televidaj dramoj, serialoj kaj filmoj. Inter ili estis la plej bona kroata filmo "Kiu kantas, malbonon ne planas". Ankaŭ en multaj eksterlandaj filmoj ŝi ludis, angle, germane kaj itale.

Esperante ŝi ludis ekde 1973 en Drama grupo de Studenta esperanta klubo en Zagreb. Poste ŝi ludis en dekoj da Esperantaj renkontiĝoj. Ekzemple, la monodramon "Virino kiu flustris en uragano" (S. Štimec) ŝi ludis en la UK 1986 en Pekino antaŭ 2000 spektantoj, kaj poste ankaŭ en Graz, Varsovio ktp. En la UK 1998 en Montpellier ŝi ludis la monodramon "La rompita virino" (S. Beauvoir). En la UK 1990 en Havano ŝi ludis "Amo per proverboj" (A. Azevedo). La monodramon "Inventante ke mi sonĝas" ŝi ludis 1993 en Parizo en la 8a Internacia festivalo de Esperanta kulturo, kaj poste 1993 en Zagrebo (por Zamenhofa tago) kaj en 1994 en la 6a Alp-Adria Eesperanta konferenco. En la UK en Seoul 1994 ŝi ludis "Izolulo"-n, muzik-poezian recitalon de elstaraj kroataj poetoj. En Tampere (Finnlando) en 1995 Vida prezentis la recitalon "Virino mi estas" (kroataj poetoj), kaj en la UK 1996 en Prago poezion de la ĉeĥa Nobelpremiita poeto Jaroslav Seifert. En la UK 2000 en Tel Aviv ŝi aktoris la rakonton "La poto" (Ŝalom Alejhem)... ktp. ktp.

En ŝia repertuaro estis ankaŭ 2 dramoj de la kroata verkisto Miro Gavran. "La plej longa tago de Maria Theresia" (UK en Zagrebo, 2001) kaj "Judita" (UK en Pekino, 2004).

En junio 1997 ŝi estis honorigita per la ordeno de la prezidanto de Respubliko Kroatio pro sia kontribuo al la teatra arto kaj pro apartaj meritoj en prezentado de la kroata kulturo enlande kaj eksterlande.

En oktobro 1997 kun grupo da artistoj el Zagreb ŝi fondis registritan teatran trupon PONTO kaj estis ties arta direktoro. La trupo prezentis en kelkaj lingvoj, sed precipe en Esperanto.

Ŝi estis multjara membro de UEA kaj fakdelegito pri teatro. Pli ol 30 jarojn ŝi paralele agis en du kulturoj: kroata kaj Esperanta. Dum la lastaj jaroj ŝi starigis fonetikajn normojn de la Esperanta sceneja eldiro.

Plurajn jarojn ŝi estis membro de la prezidantaro de Kroata Esperanto-Ligo, kaj estis sursceneja gvidanto de la spektakla 100-jara jubileo de la kroata organizita Esperanta movado, en majo 2008, en la koncertejo "Lisinski" en Zagreb.