Mirogoj-tombejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mirogoj-tombejo
tombejo [+]

Koordinatoj45° 50′ 8″ N, 15° 59′ 4″ O (mapo)45.83569444444415.984444444444Koordinatoj: 45° 50′ 8″ N, 15° 59′ 4″ O (mapo)
Areo0,72 km² (72,4 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo10000 [+]

Mirogoj-tombejo (Kroatio)
Mirogoj-tombejo (Kroatio)
DEC
Mirogoj-tombejo
Mirogoj-tombejo

Map
Mirogoj-tombejo

Vikimedia Komunejo:  Mirogoj Cemetery [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
ĉefenirejo je Mirogoj-tombejo
arkadoj

Mirogoj-tombejo estas la centra tombejo de la kroatia ĉefurbo Zagrebo. Kun areo de ne tute 72,4 hektaroj temas pri la plej granda de la tuta lando. Pro la parka aranĝo, la konstruaĵoj kaj la multo da tomboj de elstaruloj ĝi estas ankaŭ tre grava vidindaĵo de la urbo.

Surtomebje admireblas verkoj de multaj gravaj skulptistoj kaj artistoj kiel Antun Augustinčić, Dušan Džamonja, Robert Frangeš-Mihanović, Ivo Kerdić, Frano Kršinić, Ivan Meštrović, Edo Murtić, Vanja Radauš, Ivan Rendić, Jozo Turkalj und Rudolf Valdec.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi aranĝitis en 1876 sur grundo de la lingvisto Ljudevit Gaj. Ĝis tiam ekzistis en Zagrebo sume dek etaj tombejoj. La unua entombigo okazis en la 1-a de novembro 1876. La arĥitekto Hermann Bollé faris la ĉefan fasadon. La konstruo de la arkadoj, kupoloj kaj de la kirko ĉe la enirejo komenciĝis en 1879. Nur en 1929 finitis la laboroj.

En la 19-a de aŭgusto 1991 la sekreta servo de la jugoslavia armeo atencis bombe por krei malkorektan imagon pri faŝismaj tendencoj en la tiama politikistaro.[2] Tiam neniu vunditis, nur malpersonoj damaĝitis.

Dum tertremo en la 22-a de marto 2020 denove damaĝitis kaj konstruaĵoj kaj tomboj.[3]

Situo kaj konfesioj[redakti | redakti fonton]

vido je la aleo de la urnoj

Aranĝitis la tombejo kiel parko sur finiĝo de la zagreba urbomonto Medvednica pro kiu la tombejo situas pli alta ol la urbocentro. Ĉiuj religioj samrajtas, oni do havs tombojn de ĉiuj kristanaj konfesioj kaj de mahometanoj.

Memorlokoj[redakti | redakti fonton]

monumento por la viktimoj de la Masakro de Bleiburg kaj de Krucvojo (1994)

Surtombeje troviĝis sekcio por germanaj soldatoj aranĝita en 1996, kie kuŝas 4.400 falintaj soldatoj de Wehrmacht.

Krome ekzistas memorejoj jenaj:

  • monumento por la viktimoj de la Unua mondmilito (1919)
  • monumento por jugoslavaj popolaj herooj
  • monumento por la kroataj naciaj gvardiistoj (1993)
  • monumento por la viktimoj de Masakro de Bleiburg kaj de Kruca vojo (1994)
  • monumento por la kroataj viktimoj de la Kroatia Milito dum la Jugoslavaj Militoj

Elstaruloj entombigitaj[redakti | redakti fonton]

aleo sur Mirogoj-tombejo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Željka Čorak: Zagreb. Mirogoj Cemetery. Bollé's Masterpiece. The Pantheon of Croatian History (Cemeteries of Europe. A Historical Heritage to Appreciate and Restore), Bologna 2004, p. 177-182

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Listo de konataj skulptistoj
  2. Judith Armatta: Twilight of Impunity: The War Crimes Trial of Slobodan Milosevic, p. 149 (Google Books).
  3. "FOTO: POGLEDAJTE KAKO MIROGOJ IZGLEDA NAKON JAKIH POTRESA Oštećene poznate arkade, kapelica, uništeni čak i grobovi". Ĉe: jutarnji.hr. 22.3.2020