Milan Šufflay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Milan Šufflay

D-ro Milan ŠUFFLAY (n. 1879 en Lepoglava; m. 18-an de februaro 1931 en Zagrebo) estis kroata historiisto kaj politikisto. Li estis murdita fare de la jugoslava sekretservo.

Šufflay estis internacie rekonata historiisto. Lia ĉefa esplortereno estis albanologio. Oni murdis lin, ĉar li estis kontraŭ la serboj-gvidata Jugoslavio, por alia Kroatio. Nome de lia afero elpaŝis Albert Einstein kaj Heinrich Mann, kiuj sendis leteron al Internacia ligo de Homrajtoj en Parizo postulante protekton de kroataj sciencistoj kontraŭ agado de jugoslavia reĝimo.

En la 20-aj jaroj kelkfoje ricevis leterojn, en kiuj oni mortminacis lin. En 1928 post murdo de Stjepan Radic Šufflay verkis libron Kroatio lume de la monda historio kaj politiko, en kiu opiniis, ke la kroata nacio suferas sub la jugoslavia regopovo kaj devas liberiĝi de ĝi. Krome li konsideris la riveron Drina limo inter civilizo de Oriento kaj Okcidento. Furiozecon de serbaj naciistaj medioj elvokis ankaŭ opinioj de Šufflay pri albanoj, kiuj laŭ li devenis de iliroj, kaj loĝis en Balkanoj multe pli frue ol serboj kaj kroatoj.

Šufflay estis aŭtoro de la unua kroata sciencfikcio, kiu restis manuskripte kaj eldoniĝis nur en 1998. Li estis eksterordinare lingve talentita. Jam dum studado scipovis la francan, germanan, italan, anglan, latinan, grekan, kaj ankaŭ slavajn lingvojn. Dum sia scienca laboro li eklernis akaŭ albanan, hebrean kaj sanskriton.

Pensfadeno pri murdo de Šufflay enestas en la romano de Ismail KadareAktoj de la afero pri H. (pollingva eldono 1994).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1901: Hrvatska i zadnja pregnuća istočne imperije pod žezlom triju Komnena
  • 1904: Die Dalmatinische Privaturkunde
  • 1913-1918: Acta et diplomata res Albaniae mediae aetatis illustrantia kune kun K. Jireček kaj L. Thalloczy
  • 1920: Kostadin Balšić (1392-1401): historijski roman u 3 dijela
  • 1925: Srbi i Arbanasi
  • 1928: Hrvatska u svijetlu svjetske historije i politike : dvanaest eseja
  • 1931: Hrvati u sredovječnom svjetskom viru
  • 1998: Na Pacifiku god. 2255.: metagenetički roman u četiri knjige
  • 1999: Izabrani eseji, prikazi i članci
  • 1999: Izabrani eseji, rasprave, prikazi, članci i korespondencija
  • 2000: Izabrani politički spisi

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ivo Banac, The national question in Yugoslavia: origins, history, politics, Cornell University Press, 1988, ISBN 9780801494932

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]