Zagreba universitato
Zagreba Universitato Sveučilište u Zagrebu | |
---|---|
Informoj | |
fondodato | la 23-an de septembro 1669 |
speco | ŝtata |
jara budĝeto | 328,5 milionoj da kunaoj |
Situo | |
urbo | Zagrebo, Kroatio |
Estraro | |
gvidanto | rektoro Aleksa Bjeliš |
Nombroj | |
nombro de studentoj | pli ol 70 000 (2013)[1] |
nombro de kunlaborantoj | 8 080 (2005)[2] |
Diversaĵoj | |
retejo | unizg.hr |
La Zagreba Universitato - kroate Sveučilište u Zagrebu, latine Universitas Studiorum Zagrabiensis - estas la universitato de la urbo Zagrebo kaj la plej granda universitata institucio en Kroatio. La altlernejo, fondita la 23-an de septembro 1669, estas la plej malnova, kontinue funkciinta universitato de tuta sudorienta Eŭropo. Gravan rolon en la historio universitata ludis ankaŭ la episkopa moŝto Josip Juraj Strossmayer.
Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]
Ekde la ekesto de Esperanto, multaj universitataj studentoj kaj kunlaborantoj engaĝiĝis por la internacia lingvo. Plejparto el la membroj de la Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo estis aŭ estas anoj de la universitato, kaj pluraj tre konataj movadanoj, inter alie ekzemple Tibor Sekelj, Ivo Rotkvić, Ivo Lapenna, Kreŝimir Barkoviĉ, Spomenka Štimec aŭ Nikola Rašić.
Elektitaj studentoj aŭ/kaj instruistoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]