Ivo Rotkvić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ivo ROTKVIĆ (aŭ ROTKOVIĆ, naskiĝis la 23-an de oktobro 1901 en Bjelovaro, mortis la 12-an de decembro 1983 en Zagrebo[1]) estis kroata juristo kaj esperanta verkisto.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Rotkvič estis ĉefa kunlaboranto de d-ro Duŝan Maruzzi, longjara sekretario de la Zagreba Esperanto-Societo. Li estis unu el ĉefaj organizintoj de la unua Sudslava Esperanto-Kongreso en 1923 kaj de la samjare fondita Sudslava Esperanto-Ligo, kie li rolis kiel sekretario kaj vic-prezidanto dum pluraj jaroj. Same li kunlaboris en la paralele agadanta eldonejo kaj librovendejo Sudslava Esperanto-Servo. Rotkvič estis kelkjara redaktanto de „Konkordo“ kaj kunredaktanto de la „Balkana Konkordo“. Li estis « Bona oratoro »[2] kaj faris multajn paroladojn pri Esperanto en diversaj urboj. Rekordulo en gvidado de kursoj en Jugoslavio.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Rotkvič konatiĝis precipe kiel tradukanto, « kies ne miskoneble individua, tamen senriproĉa kaj eksterordinara esprimriĉa lingvaĵo » [3] en la esperantigo de la ampleksa romano Cezaro de Mirko Jelušić (1934) « malkaŝis plurajn latentajn belojn de Esperanto » [4]

Krome li verkis multajn artikolojn en naciaj gazetoj kaj tradukojn en diverslandaj Esperanto-gazetoj. Li speciale okupiĝis pri lingvistikaj problemoj kaj kun Maruzzi verkis kroat-Esperantan vortaron (1924).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originaloj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉe l' rando de abismo, eseoj.
  • (kun Maruzzi) Hrvatsko-srpski esperantski rječnik. [Zagreb], Sudslava Esperanto-Servo, [1924]. 133 p.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Aŭtuna Vespero de Ogrizoviĉ,
  • Pangea de Herzog
  • Tragedio en Universo
  • Cezaro de Jeluŝiĉ.

Revizio[redakti | redakti fonton]

  • El la vivo, Vesna Skaljer-Race, reviz. Ivo Rotković. - Beograd : Skaljer-Race, 1977. – 68 p. ; 15 cm. - Noveloj kaj skizoj de jugoslavia filologino-esperantistino, en formo de fotorememoroj el propra vivo.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pleadin 2002, p. 131.
  2. laŭ EdE
  3. artikolo pri tiu lingvaĵo
  4. el lia nekrologo en "Esperanto".
  5. el katalogo de Esperanta literaturo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josip Pleadin. Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj. 2002. p. 131 (kun foto).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Bildo de Ivo Osibov kaj Ivo Rotkvić, 1973 en UK Beograd

Citaĵo[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Ivo ROTKVIĈ, kroato, juristo. Nask. 23 okt. 1901 en Bjelovar. E-isto de 1921. Ĉefa kunlaboranto de d-ro Maruzzi. Longjara sekr. de la zagreba societo. Unu el ĉefaj organizinto de 1a unua jugoslava E-kongreso (1923) kaj Jug. E-Ligo, kie li sekretariis dum pluraj jaroj. Kunlab. en la Sudslava E-Servo. Kelkjara red. de „Konkordo“ kaj kunred. de la „Balkana Konkordo“. Bona oratoro: multaj paroladoj pri E en diversaj urboj. Rekordulo en gvidado de kursoj en Jug. Multaj artikoloj en naciaj gazetoj. Speciale okupiĝas pri lingvistikaj problemoj. Kun Maruzzi verkis kroat-E-vortaron. Tradukoj en diverslandaj E-gazetoj. Kiel apartaj libroj ĝis nun estas eldonitaj: „Aŭtuna vespero“ (de M. Ogrizoviĉ), „Pangea“ (de R. Herceg) kaj granda romano „Cezaro“ de M. Jeluŝiĉ). Nuntempe vicprez. de la J.E.L. kaj Zagreba societo.