Bjelovar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bjelovar

Bjelovar, germane Belowar, hungare Belovár estas urbo, departementejo kaj municipo en Kroatio. La nomo originas el la slava bjel (=blanka) kaj hungara vár (=fortikaĵo). Ankoraŭ 30 komunumoj apartenas al la municipo. Bjelovar situas en la interna parto de la lando, 90 kilometrojn nord-orienten de la kroata metropolo Zagrebo. Ĝi estas administra kaj kultura centro de la Departemento Bjelovar Bilogora kaj de la katolika Diocezo Bjelovar-Križevci. Ĝi estas unu el la plej novaj urboj en Kroatio, konstruita laŭplane en 1756 per la decido de la habsburga imperiestrino Maria Theresia kiel militista urbo, kun la tasko gardi la regionon kontraŭ la otomanaj atakoj. Bjelovar ĉiasence estas verda urbo pro siaj parkoj kaj la tradicio de Esperanto ekde 1909!

Sinagogo, nun kulturdomo en Bjelovar

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

45°54′N 16°50′E  /  45.9°N, 16.833°O / 45.9; 16.833 (Bjelovar)Koordinatoj: 45°54′N 16°50′E  /  45.9°N, 16.833°O / 45.9; 16.833 (Bjelovar)

Bjelovar situas ĉe la nacia vojo D 28 kondukanta de la Kroata aŭtovojo A4 pere Vrbovec al Daruvar. El Zagrebo al Bjelovar vi povas vojaĝi per buso aŭ trajno. Busoj startas el la Busa stacidomo (Autobusni kolodvor Zagreb). La unua buso al Bjelovar ekveturas je la 4h45 kaj la lasta je la 20h30. La transporton organizas la kompanio Čazmatrans, la vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 110 minutojn kaj unudirekta bileto kostas proksimume 80 kunaojn (11 eŭrojn). Trajne estas nur du trajnoj tage ekde la ĉefa fervoja stacidomo Zagreb Glavni kolodvor kaj la vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 110 minutojn, unudirekta bileto kostante 60,00 kunaojn (8,50 eŭrojn).

Historio[redakti | redakti fonton]

Biblioteko de Bjelovar

La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1413. Dum la historio ĝi longe estis negrava komunumo. Dum regado de Maria Tereza ĝi iĝis centro de milita gardozono kaj en 1772 kampurbo. La loko komencis prosperi kaj iĝis departementejo (de 1886) de Belovár-Kőrös. En 1756 nova fortikaĵo konstruiĝis, en 1874 la urbo meritis la rangon libera reĝa urbo. Fine de la 19-a jarcento la fervojo atingis la urbon. En 1910 loĝis tie 7 231 da homoj, (5 270 kroatoj, 839 serboj, 333 hungaroj, 316 ĉeĥoj kaj 316 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al departemento de Belovár-Kőrös, kie departementejo kaj distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio. Nuntempe la urbo estas ankaŭ industria centro.

Bjelovar kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Laŭ Enciklopedio de Esperanto, fondiĝis en Bjelovar 1906 la unua Esperanto-grupo en Kroatio. La urbo kun sia pli vasta regiono estas nekontestebla lulilo de Esperanto en Kroatio. Fran Kolar-Krom fondis la unuan Esperanto-societon en Bjelovar, nur kelkajn monatojn post la Unuiĝo de Kroataj Esperantistoj en la ĉefurbo Zagrebo. Esperanto en Bjelovar kunvivis kun la urbo kaj la regiono tra la pasinta jarcento. En 1911 Fran Kolar-Krom tradukis la verkon de August Šenoa La trezoro de l' oraĵisto, kiu estis la unua libroforma Esperanto-traduko el la kroata literaturo. Multaj generacioj de bjelovaraj esperantistoj konstruis sekuran oazon por la Internacia Lingvo, pri kio atestas ankaŭ la plej novaj eventoj.

En 2011 en Bjelovar okazis la 9-a kongreso de kroataj esperantistoj, post kiu samjare estis refondita Esperanto-societo sub la nomo Bjelovara Esperantista Societo. Ekde tiam, la bjelovara esperantistaro regule organizas interesajn kaj bone vizitatajn aranĝojn, kio eblas pro la senĉesa favoro de urbaj kaj departementaj instancoj, kiuj la esperantistojn konsideras kiel partnerojn.

En 2017 la lokaj esperantistoj dediĉis sin al la organizadonde Esperanta kultura festivalo INTER-FEST kiu “celas fariĝi rekonata eŭropa Esperanto-aranĝo kun vasta gamo de programoj”, kiu “volas kuraĝigi al Esperanta kulturkreado kaj levi la prestiĝon de Esperanto en la kultura kampo”. La ĉi-jara temo de la aranĝo estas Kultura kunfandiĝo de la multetna Eŭropo.[1]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Bjelovar

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Kroatio Novalja, Kroatio

Kroatio Pakrac, Kroatio

Kroatio Imotski, Kroatio

Italio Rubiera, Italio

Hungario Tapolca, Hungario

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vd Revuo Esperanto Nr 1313 de majo 2017, p.114