Jugoslavaj Militoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Mapo de la ses jugoslavaj respublikoj kaj aŭtonomaj provincoj tiamaj.[1]

La Jugoslavaj Militoj estis kaj etnaj kaj politikaj militoj okazintaj el 1991 al 2001 sur la teritorio de iama Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (SFRJ) dum la Disfalo de Jugoslavio. La politika krizo dum la 1980-jaroj en SFRJ rezultis forlason de respbulikoj el Jugoslavio, provokis militojn inter serboj kaj aliaj nacioj. Tiuj militoj estis ĝenerale konsideritaj kiel serio de tre separataj sed rilataj militokonfliktoj okazintaj kaj tuŝintaj plej el la iamaj jugoslavaj respublikoj.[2][3][4]

Resuma listo de konfliktoj[redakti | redakti fonton]

  • Milito en Slovenio (1991)
  • Kroata Milito de Sendependeco (1991–1995)
  • Bosnia Milito (1992–1995)
  • Kosova Milito (1998–1999), inklude la sekva okazintaĵo de la Bombado de NATO super Jugoslavio
  • Albana Insurekcio en la Valo de Preševo (1999-2001)
  • Albana Insurekcio en la Respubliko Makedonio (2001)

Tiuj militoj finiĝis je pactraktatoj, kun plena internacia agnosko de novaj ŝtatoj, sed kun granda ekonomia kaj homa damaĝo en la regiono.

Disvolvigo[redakti | redakti fonton]

Dekomence la Jugoslava Popola Armeo (JNA) klopodis konservi la unuecon de la tuta Jugoslavio per subpremado de la separismaj registaroj; tamen la JNA pli kaj pli venis sub la influo de la Serbia registaro de Slobodan Milošević kiu alvokis per retoriko de serbia naciismo kaj klopodis elteni la jugoslavan ŝtaton aŭ konservi la unuecon de la Serboj en unu ŝtato; kiel rezulto la JNA ekperdis Slovenojn, Kroatojn, Kosovalbanojn, Bosnojn, kaj etnajn Makedonianojn, kaj efektive iĝis Serbia armeo.[5] Laŭ la informo de 1994 de Unuiĝintaj Nacioj, la serba flanko ne celis restaŭri Jugoslavion, sed krei novan ŝtaton laŭ modelo de "Granda Serbio" kun partoj de Kroatio kaj Bosnio.[6]

Ofte priskribita kiel la plej mortiga konflikto en Eŭropo ekde la Dua Mondmilito, tiuj konfliktoj estis akuzitaj de diversaj flankoj pro militkrimoj kiel etna purigado fare de ĉiuj flankoj, krimoj kontraŭ homaro kaj milita seksa perfortado. Tiuj militoj estis la unuaj konfliktoj ekde la Dua Mondmilito kiuj estis formale juĝitaj kiel genocido (kvankam finfine nek Serbio nek Kroatio rezultis kondamnitaj ĉe Unuiĝintaj Nacioj,[7] eble ĉar ambaŭ estis kaj akuzintoj kaj akuzitoj) kaj multaj individuaj partoprenintoj frontis akuzojn de militkrimoj.[8] La Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio estis establita de UN por juĝi tiujn krimojn.[9]

Laŭ la Internacia Centro por Transira Justico, la Jugoslavaj Militoj rezultis en morto de 140,000 personoj.[10] La Humanjura Centro asertis ke en al konfliktoj de la dissolvata Jugoslavio almenaŭ 130,000 personoj perdis sian vivon.[11]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Serbia and Kosovo reach EU-brokered landmark accord", 19a Aprilo 2013. Kontrolita 13a Decembro 2014.
  2. Judah, Tim, "Yugoslavia: 1918–2003", BBC, 17a Februaro 2011. Kontrolita 1a Aprilo 2012.
  3. Finlan (2004), p. 8
  4. Naimark (2003), p. xvii
  5. Judith Armatta. Twilight of Impunity: The War Crimes Trial of Slobodan Milosevic. Duke University Press, 2010. P. 121.
  6. Annex IV – II. The politics of creating a «Greater Serbia»: nationalism, fear and repression
  7. El Tribunal de la ONU falla que Serbia y Croacia no cometieron genocidio, Isabel Ferrer, El País, Madrido, 3a de februaro de 2015, http://internacional.elpais.com/internacional/2015/02/02/actualidad/1422906156_541250.html Konsultita la 3an de februaro de 2015.
  8. Bosnia Genocide |United Human Rights Council
  9. UN document, S-RES-827(1993), Resolution, Security Council, 1993, 827, 25a de Majo 1993
  10. "Transitional Justice in the Former Yugoslavia", International Center for Transitional Justice, 1a Januaro 2009. Kontrolita 8a Septembro 2009.
  11. About us. Humanitarian Law Center. Arkivita el la originalo je 22a Aprilo 2012. Alirita 17a Novembro 2010.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Aliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]