Ivan Zajc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Zajc
Persona informo
Naskonomo Giovanni von Seitz
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1832 (1832-08-03)
en Rijeko
Morto 16-an de decembro 1914 (1914-12-16) (82-jaraĝa)
en Zagrebo
Tombo Mirogoj
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Alma mater Milana Konservatorio
Okupo
Okupo dirigento • academic musician • komponisto • muzikologo • muzikinstruisto • instruisto
vdr

Ivan ZAJC (ankaŭ konata kiel Giovanni von Zaytz) (n. 3-an de aŭgusto 1832 en Rijeko; m. 16-an de decembro 1914 en Zagrebo) estis kroata komponisto kaj orĥestrestro.

Li vivis en la tempo de la iliria movado kaj estis inspirita de fortaj patriotaj sentoj, kiuj videblas en liaj kroate verkitaj operoj Nikola Šubić Zrinjski (1876), Mislav (1870), Ban Leget (1872) kaj Lizinka (1878). Li ankaŭ multe dediĉis sin al organizado de la muzika vivo en sia lando, kaj verkis multajn aliajn muzikpecojn por ĥoro, orĥestro, aŭ piano.

En Esperanto aperis lia kanto Haĝi Dimitro en la Proletaria Kantaro eldonita de SAT en 1924.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]