Stjepan Radić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stjepan kaj Pavle Radić

Stjepan Radić (n. la 11-an de julio 1871 en Trebarjevo, Kroatio, Aŭstra-Hungara Monarĥio – m. la 8-an de aŭgusto 1928 en Zagrebo, Serba–Kroata-Slovena Reĝlando) estis kroata kamparana gvidanto, apoganto de la kroata memregado (ene de la federacia Jugoslavio).

Radić kaj lia frato Ante fondis en 1904 la Kroatan Kamparanan Partion. Radić laboris ekde marto 1918 kun la zagreba Nacia Konsilio por establo de jugoslava unio. Li volis union, en kiu serboj kaj kroatoj havu la samajn rajtojn. Pro la miakrodo kun la belgrada reĝimo oni enprizonigis lin en 1919. Li liberiĝis en 1920 kaj iĝis opoziciulo. En julio 1923 li serĉis eksterlande apogon por establo de kroata respubliko, gvidata de la kamparana partio. Post kiam li seniluziiĝinte revenis – en aŭgusto 1924 – al Zagrebo, li denove estis enprizonigita. Li denove liberiĝis en julio 1925. Post kiam li akceptis la centrisman konstitucion de 1921, li partoprenis eĉ en 1925 en la registaro, sed en 1927 iĝis denove opoziciulo. Tiam li – je surprizo – interkonsentis kun gvidanto de la serba Demokrata Partio, Svetozar Pribiĉeviĉ, kaj ili komune postulis transformadon de Jugoslavio al federacia ŝtato. La 20-an de junio 1928, oni pripafis lin en la beograda parlamento kaj li morte vundiĝis.