UK 1998

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 83-a UK 1998)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1998
Loko Monpeljero,  Francio
Ekde 1-a de aŭgusto 1998
Ĝis 8-a de aŭgusto 1998
← Antaŭa Sekva →
vdr

En 1998, la 83-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Montpellier, Francio. Aliĝis 3133 kongresanoj.

La kongresa programo disvolviĝis inter la 1-a kaj al 8-a de aŭgusto 1998.

Dum la kongreso, EVA (Esperantlingva Verkista Asocio) laŭ propono de sia membro Manuel de Seabra decidis proponi William Auld kiel kandidaton por la Nobelpremio pri Literaturo.

La kongresa temo estis "Mediteraneo - ponto inter kulturoj" kaj pro tio oni organizis prelkegojn pri Malto, Al Andalus kaj berberoj. Ĉar la kongreso okazis en Francio same okazis ankaŭ prelegoj pri Francio nome pri rifuĝado el la Hispana Enlanda Milito, pri okcitanaj lingvo kaj literaturo, katarismo, kaj religiaj ribeloj.

Prezentitaj teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]