UK 2002

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 87-a UK 2002)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 2002
Loko Fortalezo,  Brazilo
Ekde 3-a de aŭgusto 2002
Ĝis 8-a de oktobro 2002
← Antaŭa Sekva →
vdr

En 2002, la 87-a Universala Kongreso de Esperanto inter la 3-a kaj 10-a de aŭgusto okazis en Fortalezo, Brazilo. Aliĝis 1484 kongresanoj. La kongresa temo estis "Diverseco: ŝanco, ne minaco".

Loka komitato[redakti | redakti fonton]

  • Prezidanto, Wandemberg Ribeiro Morais
  • Vicprezidanto, Prof. Paulo Amorim Cardoso
  • Sekretario, Inĝ-o Michelson Sávio Herbster Moura
  • Kasisto, Francisco de Assis Caetano
  • Protokolisto, Antônio José da Silva
  • Ekskursoj, Maria Emília Buarque de Lima
  • Junularaj Aferoj, José Marcos de Castro Martins kaj Iraneide de Oliveira Lopes
  • Artaj Aranĝoj, Tarcisio Meireles de Lima kaj Karla Meireles Cardoso
  • Infana Kongreseto, Olívia Carvalho de Melo kaj Elisângela Alves da Silva
  • Eksterlanda Informado, Adelson Alves Sobrinho, Raimundo Ferreira de Araújo, Rômulo da Costa Nântua kaj Francisco Barbosa Filho
  • Sciencaj Programoj, Dr-o César Barros Leal
  • Loĝado, Cláudio Lacerda Moura Brasil

Okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preparaj laboroj komenciĝis en 1999, kiam la tiama prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, Osvaldo Pires de Holanda, kune kun S-ro Osmo Buller, direktoro de UEA, Maria Delza Macabu Jesus kaj la paro Ledon (Gilbert kaj Symilde) vojaĝis de São Paulo al Fortaleza. Tie ili estis akceptitaj de komisiono da esperantistoj en la flughaveno, sub la gvido de Wandemberg Ribeiro Morais, prezidanto de Cearaa Esperanto-Asocio kaj kunlaboro de granda nombro da elstaraj personoj, inter kiuj estas Prof-ro Paulo Amorim Cardoso, Michelson Sávio Herbster Moura kaj Tarcísio José de Lima. La loka esperantista komisiono poste kondukis la gastojn de BEL kaj UEA ĝis la subŝtata turisma departemento, kie la direktoro, d-ino Anya Ribeiro, informis ilin pri kapablo de la urbo gastigi ĝis dek kvin mil personojn. Poste, ŝi kondukis lin por promenado en helikoptero super la urbo. Krom tio, ŝi montris al la esperantista grupo la du grandajn kongresajn centrojn; la malgranda kun mil sidlokoj kaj la pli granda kun tri mil. La esperantista karavano estis gastigita en la kvinstela hotelo "Caesar Park" koste de la subŝtatestro.

Pro la elmontro de la prestiĝo kaj organiza kapablo de la lokaj esperantistoj, la direktoro de UEA kovinkiĝis pri la elekto de la urbo por la 87-a Universala Kongreso en Brazilo. Aliĝis al la kongreso 1 484 personoj sed ĉeestis ĝin pli ol du mil, de kvindek unu landoj.

La kongresa temo estis "Lingva Diverseco" kaj estis prezentita de Humphrey Tonkin, universitata profesoro, eksprezidanto de UEA kaj unu el la plej elstaraj esperantistoj oratoroj.

Indas mencii, ke jaro post jaro oni konstatas la partoprenon de la junularo kaj en Fortaleza ne estis malsimile kaj eĉ la oratoran konkurson de UEA gajnis la junulo Márcio Mazza.

Du gravaj esperantistoj de Fortaleza ricevis omaĝon de la Kongreso: S-ino Lúcia Dummar, kiu reprezentis la pionirecon de la disvastigado de Esperanto en Ceará kaj Prof-ro Paulo Amorim Cardoso, kiu instruis Esperanton dum 28 jaroj en la Federacia Universitato de Ceará. Oni diras, ke preskaŭ ĉiuj esperantistoj de Ceará estis lernantoj de Paulo Amorim Cardoso.

Prezentitaj teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]