ĴeLe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La duopon ĴeLe konsistigas Ĵenja Wilke (voĉo, violono, gitaro, ukulelo, metalofono i.a.) kaj Lena Wilke (voĉo, piano, gitaro i.a.), filino kaj patrino.

Siajn kantojn ili verkas mem plejparte, aliaj fontas el ukraina popolkulturo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familia duopo, profesia muzikisto kaj studento pri muziko, ekzistas de 2009 kaj koncertas dum diversaj esperantaj aranĝoj. Ili plejparte kreas lirikajn, jen melankoliajn, jen ĝojajn kantojn, kun fojaj ĵazecaj emoj aŭ influitaj de la slavaj stiloj. Sian trian albumon En Esperantujo ili prezentis dum la 6a JES en Weißwasser (2014-15), kun aŭdacaj, pli rapidaj aŭ pezaj ritmoj, kiel ekzemple Krio, omaĝo al Krio de Morto. Ili ankaŭ tradukas ofte ŝercajn ukrajnajn popolkantojn, temo de ilia venonta kvara albumo.

Koncertoj[redakti | redakti fonton]

ĴeLe ravis la orelojn de partoprenantoj en diversaj esperantaj aranĝoj:

Albumaro[redakti | redakti fonton]

  • 2010 - Tra la sonĝoj…
  • 2013 - Sentokaoso
  • 2014 - En Esperantujo