Arkones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ARKONES)
Jump to navigation Jump to search
Arkones 2008, diskutrondo

Arkones (mallongigo de Artaj Konfrontoj en Esperanto) estas E-renkontiĝo okazanta ĉiujare en Poznano, Pollando. Ĝi estas organizata de E-SENCO tuj post studsesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz, en Septembro. En 2014 okazis la 30-a (jubilea) Arkones.[1]

Organizado[redakti | redakti fonton]

La aranĝo dum longa tempo okazis en lernejo Łejery (Poznań, str. Brandstaettera 1), kaj ekde 2010 en la fervojista kulturdomo (Poznań, vojkruciĝo de str. Taylora kaj Al. Niepodległości).

La programeroj ĉiam komenciĝas vendrede posttagmeze kaj finiĝas dimanĉe posttagmeze.

Ĉefa organizanto ĝis 2017 estis Paweł Janowczyk, kiu mortis komence de 2018. Jam de kelkaj jaroj kunorganizas kaj nun ĉeforganizas la renkontiĝon Tobiasz Kaźmierski.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Halina Gorecka. XXX ARKONES 2014 - ARKONES: 30 estas jubileo!. Arkones. Alirita 2016-01-01.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]