Schwedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Schwedt [ŝve:t] estas urbo ĉe la orienta limo de nuntempa Germanio, en la federacia lando Brandenburgio, nordoriente de Berlin. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 30 262 loĝantojn.

Historiaj fontoj mencias la urbon en 1265, ĝi estis centro de la ĉirkaŭa areo. Inter 1689-1788, ĝi estis sidejo de Hohenzollern-branĉo de Brandenburgoj. Dum la dua mondmilito, la urbo estis grave damaĝita, sed la palaco (1719–23) restis sendamaĝa.

La urbo estis centro de la tabakkultiva provinco, rapide evoluis post la dua mondmilito. Ĝia naftorafinejo ekfunkciis en 1964, estas ligita kun kemia kombinato de Leuna.

statuo "Flaŭro" en la eŭropa hugenota parko de la urbo