Saltu al enhavo

Esperanto-butiko Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-butiko Berlino (germane: Esperanto-Laden) en Katzbachstraße 25 en la berlina kvartalo Kreuzberg estas ekde la 11-a julio 2015 la sidejo kaj informejo de Germana Esperanto-Asocio, de Germana Esperanto-Junularo kaj de Esperanto-Ligo Berlino respektive Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio. La malantaŭa ĉambro funkcias kiel laborĉambro, la antaŭa ĉambro kiel prezentejo de Esperantaĵoj, parte riceveblaj aŭ mendeblaj, kiel kunvenejo kaj por montri ekspoziciojn.

La montrofenestro estas aranĝita alloge kaj informe kun ŝanĝantaj eksponaĵoj. Grandlitere videbla estas la moto „ Freunde in aller Welt“ (Amikoj tutmonde). Malfermaj tempoj: Marde 10h00 – 13h00, ĵaŭde 10h00 – 13h00. Rekomendatas antaŭe telefoni.[1]

Esperanto-butiko estas ekde oktobro 2019 en ĉiu unua lundo monate je 19h30 renkontiĝejo de la rondo “Lunde ĉe Viktorioparko” kaj en ĉiu tria ĵaŭdo monate de la Ĵaŭda Rondo.

La biblioteko de Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio ekde oktobro 2019 estas alirebla tie.

  1. informoj sur la GEA-paĝaro
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.