Peter Bäß

Peter Bäß [bes] (naskiĝis la 9-an de novembro 1939, mortis la 25-an de majo 2025) estis germana esperantisto, protestanta pastro kaj muzikisto
Vivo
[redakti | redakti fonton]Peter Bäß estis pastoro en preĝejo Nikodemus (esperante Nikodemo) en Berlin-Neukölln de 1976 ĝis 2000. Dum tiu tempo la preĝejo de 1986 ĝis 1988 estis grave alikonstruita.[1]
Pastoro Bäß jam delonge sin engaĝis en la pacmovado.
Li ankaŭ agadis kiel muzikisto..Peter Bäß ludis gitaron, ukulelon kaj banĝon kaj membriĝis en la bando Querbeet - Klecmer und mehr.[2]
Esperanto-agado
[redakti | redakti fonton]Peter Bäß komencis lerni Esperanton en semajnfina kurso de Hermann Tautorat en 1988 en Villa Kreuzberg. Kiel pastoro li subtenis diversmaniere la Esperantan vivon. Li ebligis prezenton de teatraĵoj en la Nikodema preĝejo. Tie estis surscenigita en 1990 la teatraĵo La arkitekto kaj la imperiestro de Asirio de Fernando Arabal fare de la Krizalido-Kalima-grupo el Parizo. En 1994 Jerzy Fornal el Varsovio prezentis la svedan epopeon Aniaro de Harry Martinson en traduko de William Auld. Bäß gastigis membrokunvenojn, organizis kursojn por komencantoj kaj gastigis eksterlandajn gastojn. Ekzemple en 1999 dum la 84-a UK en Berlino loĝis gastoj el Francio, Finnlando kaj Belorusio ĉe la pastoro de la Nikodema preĝejo.
Peter Bäß prilaboris liturgiojn por esperantlingvaj diservoj ĉe kelkaj germanaj Esperanto-kongresoj.kaj predikis en Esperanto. Dum la 82-a Germana Esperanto-Kongreso en Neubrandenburg li kune kun la katolika pastro Albrecht Kronenberger celebris ekumenan diservon en la preĝejo Sankta Johano.
De 2002 ĝis 2005 pastoro Bäß estis prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin.
Li tenis kontakton kun Wanda Fethke-Großmann[3] (1924–208), la vidvino de Jan Fethke, kies tombo estas en Neukölln.
Skribaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiu alie aliras al Esperanto – mia aliro estis jena. En: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea LIbro 1903-2003, Mondial, N.ovjorko – Berlino 2006, p. 249–251.ISBN 1-59569-043-3.
Esperanto – bona ideo. Antaŭparolo. En: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea LIbro 1903-2003, Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p. 15–16.ISBN 1-59569-043-3.
Nikodemus preĝejo – mia uzado de Esperanto. En: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea LIbro 1903-2003, Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p. 15–16.ISBN 1-59569-043-3.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Fritz Wollenberg: Kulturpreĝejo, Reuterplaco kaj fondo de ELB. En: De Esperantoplaco al Hasenheide. Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo 2, eldonejo Fritz Wollenberg, 2022. Dulingva, kolorilustrita urbogvidilo. Dua volumo. ISBN 9783982396521
- Fritz Wollenberg: 100 DEUTSCHE ESPERANTO-KONGRESSE 1906–2023. Ereignisse – Personen – Diskussionen – Entscheidungen. Esperanto-Dokumente 9, eld. Germana Esperanto-Instituto, Berlin 2025.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Personaj rememoroj
[redakti | redakti fonton]
|