Bernhard Pabst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernhard Pabst
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1960 (1960-04-04) (63-jaraĝa)
en Gießen
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo juristoesperantistoesperantologo
vdr

Hans Bernhard PABST (naskiĝis la 4-an de aprilo 1960 en Gießen) estas germana juristo kaj esperantologo.

Movada agado[redakti | redakti fonton]

Inter decembro 1986 kaj decembro 1987 li kune kun interalie Thomas Pusch starigis nacian oficejon de Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo en Bonno, nomatan Germana Esperanto-Centro, kiu sekve post enurba translokiĝo plufunkciis ĝis marto 1995 kaj donis gravajn impulsojn al la nacia Esperanto-movado. Dum tiu unua jaro li estis ties salajrata gvidanto.

Terminara agado[redakti | redakti fonton]

Poste li interalie verkis la publikaĵon "Inversa Vortaro de Esperanto" (IVE, 1989), kunlaboris ĉe "Perkomputora Termino-Kolekto" (Pekoteko) de Rüdiger Eichholz, Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA), Manlibro de Politiko (ed. Stefan Maul). Li kontribuis per multaj artikoloj i.a. al la periodaĵoj Monato[1], Internacia Jura Revuo, Akademiaj Studoj, Kontakto, Esperanto aktuell k.a. Bernhard Pabst redaktis la fakrevueton "Terminoteko, informilo pri Esperanta termino-farado". En sia blogo li publikigis multajn recenzojn pri vortaroj kaj studojn pri la Fundamento de Esperanto. Krome li verkis kelkajn studojn pri konataj esperantistoj (Max Butin, Marie Hankel, Julius Penndorf, Antoon Jozef Witteryck k.a.). Kune kun Gonçalo Neves li ricevis en 2018 duan Premion Grabowski pro sia Historia Vortaro de Esperanto.

Esploroj pri la Fundamento[redakti | redakti fonton]

Siajn esplorojn pri la Fundamento Pabst kunigis en la "Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala" (2013-2014), kiu koncernas la Universalan Vortaron kaj ties Oficialajn Aldonojn. Per aldono de komentoj ankaŭ pri la aliaj partoj de la Fundamento el ĝi fariĝis la "Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto" (ĝis sept. 2014 du volumoj kun ĉ. 650 paĝoj). Kiel gravan interpretilon de la Fundamento li reeldonis la difinvortaron de Kabe (1910) kun komentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1999/05, paĝo 11: Teknika normigo verkita de Bernhard Pabst.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]