Diskuto:Bernhard Pabst

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intervikio[redakti fonton]

Saluton. Ĉu iu eble scias, kiu ligis la esperantan artikolon kun la germana artikolo de:Bernhard Pabst, kiu temas pri tute alia persono. Ambaŭ temuloj hazarde naskiĝis en la sama jaro, sed en malsamaj lokoj. La esperantologon mi konas de SEFT. Lia akĉento estas heseca, ne bavaria. Do, li tutcerte ne naskiĝis en Bavario, kiel asertas la mikseca Vikidatuma ero d:Q12345635. Bedaŭrinde mi ne scias, kiel oni povus apartigi la tuton. --Tlustulimu (diskuto) 16:04, 15 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, se estas pluraj personoj de la sama nomo, necesas krei apartigilon. Bv vidi ekz: Vladimír Dvořák (apartigilo). Petr Tomasovsky (diskuto) 16:08, 15 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton, Petr. Mi scias tion. - Sed ĉikaze temas pri maltaŭga intervika ligilo aranĝita foje de iu per Vikidatumoj. --Tlustulimu (diskuto) 16:12, 15 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Tie necesas forpreni la malĝustan intervikion "permane" kaj ligi la paĝon kun ĝusta artikolo, se ĝi ekzistas. Mi trovis ĉi tie multajn malĝustajn intervikiajn ligilojn inter la ĉeĥa kaj Esperanto kaj aliaj lingvoj. Ekz. ĝenerale skribite el la ĉeĥa paĝo pri A mi venos al la angla paĝo pri A, sed el la angla paĝo pri A mi venos al esperanta paĝo pri B. Se mi tiel daŭrigos kaj el esperanta paĝo pri B mi venos al paĝo en la ĉeĥa pri C. Ĉu stranga? Eble jes, sed iam vera. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:19, 15 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: Mi solvis la problemon, nun ĉe Vikidatumoj estas du paĝoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 07:12, 28 apr. 2021 (UTC)[Respondi]