Koresponda Kurso de GDREA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En 1988, la centra oficejo de GDREA en la berlina Friedrichstraße komencis sian tutlandan korespondan kurson. Ĝi pruviĝis baldaŭ unu el la plej efikaj instrumetodoj en GDR.

Vidu ankaŭ

Spertoj de Ulrich Becker[redakti | redakti fonton]

Kiam mi eklaboris en la oficejo, mi formis, laŭ iniciato de Detlev Blanke, malgrandan grupon de t. n. mentoroj kiuj transprenis la taskon elsendi la foliojn kun la lecionoj kaj la demandoj por la lernantoj, korekti la respondojn de la lernantoj kaj doni konsilojn. En la unuaj monatoj de la ekzisto de la kurso, la kerno de tiu mentoraro konsistis el Barbara Krone, Monika Ludewig kaj Dieter Berndt, konataj kaj spertaj berlinaj esperantistoj, ĉiu el ili mentoranta kelkdekon da studentoj. Parto de la kotizo de la lernantoj servis kiel pago al la mentoroj.

Oni tiam lernis laŭ la dek-leciona kursmaterialo de la GDR-a Esperanto-veterano Ludwig Schödl, kaj progresintaj lernantoj havis la eblecon daŭrigi la studadon helpe de la mentoroj laŭ „Taschenlehrbuch Esperanto“ de Till Dahlenburg kaj Peter Liebig.

GDREA de tempo al tempo aperigis anoncojn en tutlandaj taggazetoj, kaj la respondoj ĉiam estis abundaj. Post malpli ol unu jaro la kurso havis proksimume mil lernantojn, kaj la nombro de mentoroj kreskis al dek. De 1988 ĝis 1990 GDREA okazigis unusemajnajn stud-kunvenojn por lernantoj de la kurso en hotelo en la nordgermana urbeto Lychen, kiuj ankaŭ servis kiel enkondukoj en la Esperanto-movadon kaj -kulturon.

En la jaro 1989 mi komencis verki novan, pli modernan kursmaterialon por la koresponda kurso, kiu estis printita en la lastaj tagoj de la ekzisto de GDR. Ĝi ankoraŭ hodiaŭ servas kiel koresponda kurso por GEA kaj GEJ.

Kun la fino de la ekzisto de GDREA en 1991 kaj la dissolvo de ĝia centra oficejo ankaŭ la koresponda kurso en la priskribita centralizita formo, en tiu amplekso, kaj kun pagitaj mentoroj, ĉesis ekzisti.