Peter Liebig
Etoso
Peter Liebig | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto universitata instruisto lingvisto |
Peter LIEBIG estas germana instruisto, esperantisto kaj reprezentanto de la lingvoprojekto Interlingvao en Germanio. Li laboras kiel instruisto de la rusa lingvo kaj de muziko en Lepsiko.[1]. De 1980 ĝis 1982 li estis membro de la centra estraro de Esperanto-Asocio de GDR.[2] Inter esperantisto li precipe konatiĝis kiel kunaŭtoro de la lingvoinstrua libro Taschenlehrbuch Esperanto, kiun li verkis kun Till Dahlenburg kaj kiu publikiĝis en 1978.[3] En 1990 la libro aperis en 5-a eldono, kaj en la dua duono de la 20-a jarcento estis inter la plej grandkvante venditaj Esperanto-instruiloj por germanlingvanoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ noto en kromkajero de la informilo de la asocio Gesellschaft für Interlinguistik (Societo pri Interlingvistiko), novembro 2001 germane
- ↑ dokumento pri korespondaĵoj de la membroj de la centra estraro de Esperanto-Asocio de GDR de 1980 ĝis 1982 en la Federacia Arkivo de Germanio germane
- ↑ informo pri la lingvoinstrua libro Taschenlehrbuch Esperanto en la reta katalogo de UEA esperante