Saltu al enhavo

Rudi Graetz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudi Graetz
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1907 (1907-06-27)
en Rostock
Morto 1-an de oktobro 1977 (1977-10-01) (70-jaraĝa)
en Orienta Berlino
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
tradukisto
diplomato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Rudi GRAETZ (naskiĝis en 1907 - mortis la 1-an de oktobro 1977 en Berlino) estis diplomato de Germana Demokratia Respubliko, prezidanto de Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de Germana Demokratia Respubliko kaj komitatano de UEA.

Esperanta agado

[redakti | redakti fonton]

Li lernis Esperanton jam kiel junulo kaj estis elstara aktivulo, precipe en la laborista Esperanto-movado inter la du mondmilitoj. Li partoprenis la movadon en Mecklenburg ekde la 1930-aj jaroj. Post la revigligo de la Movado en GDR, ekde 1965, Graetz estis ĝia ĉefa organizanto kaj reprezentanto en multaj Universalaj Kongresoj kaj aliaj internaciaj kunvenoj. En 1965Rudi Graetz fariĝis prezidanto de Centra Laborrondo Esperanto de Germana Demokratia Respubliko en Germana Kulturligo la unua Esperanto-organizo de GDR. Li estis funkciulo ankaŭ en MEM; liaj artikoloj ofte aperis en Paco kaj Der esperantist.

Politika agado

[redakti | redakti fonton]

Li membriĝis en 1924 al Socialdemokratia Partio kaj fariĝis en 1930 membro de la tiama Komunista Partio de Germanio. Li gvidis la Interessocieton por Laborista Kulturo — antaŭulo de la Germana Kulturligo — en Mecklenburg (norda Germanio). Dum la jaroj de la naziisma registaro oni arestis lin dum 2 jaroj. Post la fondo de la Germana Demokratia Respubliko en 1949 li plenumis diversajn ŝtatajn kaj partiajn funkciojn. Specialajn meritojn li akiris kiel diplomato, estro de la komercaj reprezentoj de GDR en Islando (1957—59) kaj Danlando (1960—64). Plue li direktoris sukcese GDR-foirojn i. a. en Budapest, Accra, Kairo, Tripolis, Bagdad, Damasko kaj Ulan-Bator.

Por siaj meritoj Rudi Graetz estis distingita per multaj stataj kaj sociaj ordenoj, i. a. per la „Patrolanda meritordeno“ kaj la „Jöhannes-R.-Becher-medalo“ de GKL en oro.