Kulturligo de GDR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kulturligo de GDR
emblemo
kultura institucio
Komenco 1945 vd
Fino 1990 vd
Lando(j) Germana Demokratia Respubliko vd
Sidejo Orienta Berlino
vdr
Jara solena konferenco

Kulturligo de GDR (germane Kulturbund der DDR) estis t.n. amasorganizaĵo en GDR. Ene de tiu organizaĵo ekzistis ankaŭ Centra Laborrondo Esperanto (CLE, 1965–1981) kaj Esperanto-Asocio de GDR (1981-1991).

Pri la estroj de Kulturligo decidis la nomenklatursistemo de la komunista partio. Kulturligo estis parto de la t.n. antifaŝista bloko, daŭra koalicio de partioj kaj amasorganizaĵoj sub gvido de la komunista partio SED. Tial Kulturligo havis eĉ deputitojn en la tutlanda kaj aliaj parlamentoj de GDR.

En la praktiko la suborganizaĵoj de Kulturligo havis certagradan memstarecon, sed ili devis sekvi la komunistan politikon kaj propagandi ĝin (laŭ "gvidlinioj").

Unua prezidanto de la ŝtata amasorganizaĵo estis la komunisma verkisto Johannes R. Becher. En 1949 Johannes R. Becher verkis la poemon "Auferstanden aus Ruinen" (Leviĝinta el ruinoj), kiun muzikigis Hanns Eisler, kaj kiu fariĝis la nacia himno de GDR. Becher aplikis la versmezuron de la antaŭa nacia himno de la Germana Regno, tiel ke la himno estas kantebla kaj laŭ la melodio de Eisler kaj laŭ tiu de Joseph Haydn.

Prezidantoj de la kulturligo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo "Kulturbund für mehr eigene Verantwortung" ("Kulturligo pledas por pli da aŭtonomio") en la ŝtata socialisma gazeto Neues Deutschland, de la 29-a de novembro 1989 (jam post "falo de la Berlina Muro" 20 tagojn pli frue), ISSN 0323-3375, paĝo 4 (germane)