Julius Glück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julius Glück
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1877 (1877-03-12)
en Daleké Dušníky
Morto 7-an de septembro 1942 (1942-09-07) (65-jaraĝa)
en Aŭŝvico
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo esperantistoinĝeniero • industriisto • sciencisto
vdr

Julius GLÜCK [JUlius glük] (naskiĝis la 12-an de marto 1877 en Duschnik (nun ĉeĥa Daleke Dusinsky) en Aŭstrio-Hungario, mortis la 7-an de septembro 1942 en Auschwitz) estis germana inĝeniero, fabrikdirektoro en Berlino kaj esperantisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hejmo = Esperanto. Julius Glück (dekstre) kiel aŭstra soldato en la orienta fronto en Galicio dum la unua mondmilito, 1916

Profesoro Wilhelm Ostwald instruis al Glück Esperanton en 1907, kaj Glück de tiam dediĉis preskaŭ la tutan vivon al la movado. Li estis aktivulo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), de Germana Esperanto-Asocio (GEA), kaj en la Esperanto-Gruparo Grand-Berlino (antaŭa organizo de Esperanto-Ligo Berlin), kies honora membro li fariĝis okaze de sia 25-jara esperantisteco je 22 novembro 1932.

Glück propagandis en Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Pollando, Germanio kaj Francio. Li faris 104 Esperanto-paroladojn en Radio Berlin, inter ili 3 radiokursojn. Glück verkis varb-artikolojn por ĉirkaŭ 40 germanaj gazetoj kaj revuoj.

Glück posedis la profesoran diplomon de Internacia Instituto de Esperanto, estis ekzamena komisaro de tiu Instituto kaj tiu en Aŭstrio. Ĝis 1933 li gvidis 208 Esperanto-kursojn; laŭ sia kalkulo li havis ĉirkaŭ 30.000 Esperanto-lernantojn en Germanio.

Glück estis kunlaboranto de Lingvo Internacia, La Revuo, Esperanto, Heroldo de Esperanto kaj aliaj. Li eniris redakcion de libroserio Muusses Esperanto Biblioteko.

En 1933 Glück transloĝiĝis el Nazia Germanio al Francio. En Parizo li gvidis 200 Esperanto-kursojn. En 1935 Glück akceptis inviton de Julia C. Isbrücker iri al Nederlando, kie li ankaŭ ekkonis Andreo Cseh. Li ekloĝis al Amersforto kaj sub la adreso Jacob Catslaan 18.[1]

La 1-an de septembro 1942 la nazioj deportis Glück al koncentrejo Westerbork kaj la 4-an de septembro 1942 al Auschwitz, kie li mortis la 7-an de septembro.[1]

Fotoj[redakti | redakti fonton]

  • La Praktiko 1936/8 (56), p. 7 okaze de la kvinjara jubileo de la loka Esperantista klubo "Amikeco" en Venlo, kie li festparolis.
  • La Praktiko 1932/1, p. 8 kun Arnold Behrendt, Glaser, Cseh kaj Dauge (Glück estas nur malbone rekonebla).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Germanlingva lernolibro (kun SOS), 1910 ĝis 1933 eldoniĝis 35.000 ekzempleroj.
  • Germana lernolibro por memstudado kaj radio.
  • Aliaj lerniloj, ankaŭ en periodaĵoj.
  • Albumo pri la Universala Kongreso de Krakovo en 1912 (ĉefkunlaboranto).
  • La Grandaj Filozofoj kaj la Universala Lingvo (1937)
  • El la klasika periodo de Esperanto. [Grabowski kaj Kabe]. J. Muusses, Purmerend, 1937, 36p. Represo ĉe Pro Esperanto, Vieno, 1989. >recenzeto

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri La Grandaj Filozofoj kaj la Universala Lingvo

Citaĵo
 „La grandaj filozofoj kaj la universala lingvo“, verkita de J. Glück, rakontas la plej sciindajn faktojn el la historio de la grandaj filozofoj Descartes, Comenius, Leibniz, Couturat, Locke, Wilkins kaj Nietzsche, kaj kiel ili okupiĝis pri la ideo de artefarita universala lingvo
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n142 (maj 1937)
Citaĵo
 J. Gluck, konata verkisto kaj ĵurnalisto traktis en la unua libreto de tiu ĉi interesa serio pri tiuj filozofoj de universala formato (tiel), kiuj plensukcese kaj potence influis la evoluon de la scienco, kulturo kaj progreso, kaj kiuj ankaŭ havas specialan signifon por la « Universala Lingvo ». Unu post la alia li skizas historion antaŭ ni de Descartes, Komensky, Leibnitz, Couturat, Locke, Dalgarno, Wilkins kaj Nietzsche, kies nomon ni pli bone konas ol ilian laboron. 
— Belga esperantisto n248 (okt 1937)

Pri El la klasika periodo de Esperanto. [Grabowski kaj Kabe]

Citaĵo
 La aŭtoro de la unua libreto en tiu ĉi serio rekaptis sian plumon, ne por ankoraŭ verki pri grandaj ne-esperantistoj, sed pri valoraj esperantistoj.

Tiuj kiuj timas eklegi dikegan volumon pri niaj klasikuloj, kiuj timas masojn da ekzemploj, superŝuton de modeloj, sentime povas legi la libreton «El la klasika Periodo de Esperanto». Post mallonga trastudado de la verketo, ili efektive konos niajn du klasikulojn: Antoni Grabowski kaj Kazimierz Bein. Paĝo post paĝo pruvas al ni ke ilia aŭtoro mem, persone konis la priskribitojn kaj la libreto formas kune kun la num eroj 1 kaj 3 de la sama serio, admirindan unuon. Ni nur esperas ke iam Gluck denove verkos, ne plu pri Grabowski, ne plu pri Kabe sed pri nia kara Majstro mem.

La aperigo en la M.E.B. de studo pri D-ro L.L. Zam enhof en tiu ĉi jaro estus ja la plej bela honorigo al tiu , kies kreaĵo ekzistas nun duonjarcenton. 
— Belga esperantisto n248 (okt 1937)

Kunverkoj[redakti | redakti fonton]

Kun J. H . J. Willems.

  • Julius Glück; J. H. J. Willems. La Verbo en Esperanto. Eld. W. J. Thieme & Cie, Zutphen, 1937. 15 cm. X 23 cm .
Citaĵo
 Mi devas konfesi ke mi ne ŝatis trastudi tiun ĉi verkon : se ni jam bezonas tutan libron por la verbo kie restos tiam la « ega facileco » de Esperanto, mi pensis.

Mi malpravis. La verkintoj, ambaŭ kompetentaj sur la gramatika kamnpo donis bonan verkadon, la rezulton de saĝa pripensado: verbsistemon propran de Esperanto. La aldono « La verbaj afiksoj » multe plivalorigas la studon.

Verko kiun mi ne volus vidi en la manoj de novuloj, sed varme rekomendas al jamaj Esperantistoj. 
— Belga esperantisto n240 (feb 1937)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Stichting Herdenkingsstenen Amersfoort; Ed Borsboom. Jacob Catslaan 18: Julius Glück (nederlande). Stichting Herdenkingsstenen Amersfoort. Alirita 2018-10-07.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fritz Wollenberg: El la historio de la Esperanto-movado en Berlin. Unua Parto. Berlin 1993.
  • Fritz Wollenberg: Julius Glück – Esperanto-instruisto kaj organizanto de Berlina Esperanto-movado (1877–?). En: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003. Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3, p 262–268.
  • Ulrich Lins: En: Pola Esperantisto 2012, n-ro 4.
  • Ulrich Lins: Ein Tod in Auschwitz. Julius Glück und sein Leben für Esperanto. (kun resumo en Esperanto) En: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Hrsg.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2, p. 378–381
  • Fritz Wollenberg: Rundfunkdirektoren werden Ehrenmitglieder (1926). (Pri la radiokursoj de Julius Glück kun resumo en Esperanto). En: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Hrsg.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2, p. 434–438.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]