Sinjoro Tadeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pan Tadeusz
epopeoliteratura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Adam Mickiewicz
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato junio 1834
Loko Parizo
Eldonejo Aleksander Jełowicki
Ĝenro epikoepopeo
Loko de rakonto Pollando
vdr

Sinjoro Tadeo aŭ lasta armita posedopreno en Litvo. Nobelara historio de la jaroj 1811 kaj 1812 en dekdu libroj verse (pole Pan Tadeusz czyli ostatni zajazd na Litwie. Historia szlachecka z roku 1811 i 1812 we dwunastu księgach wierszem) estas pola nacia eposo de Adam Mickiewicz skribita en la jaroj 1832-1834 en Parizo. Ĝi konsistas el dekdu libroj skribitaj per 13-silabaj versoj.

Ĉaso - ilustraĵo al la Libro kvara de Sinjoro Tadeo. Pentris Franciszek Kostrzewski en 1886
Fungokolektado - ilustraĵo al la Libro tria de Sinjoro Tadeo. Pentris Franciszek Kostrzewski en 1860

La libron tradukis al Esperanto Antoni Grabowski en 1918 "Elektinte unu el la plej karakterizaj pecoj de la pola literaturo, li liveras al ni mirindan ĉefverkon. Traduki ĉi tiun dekmilversan poemon estis titana laboro. G. povis liveri fidelan tradukon de l' originalo, ĝin sekvante preskaŭ laŭverse." [1] Tiu traduko estis unu el plej elstaraj verkoj de la komenca literaturo en Esperanto.[2]

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Priskribitaj eventoj daŭras kvin tagojn en 1811 kaj unu tagon en 1812. Tiama Respubliko de Ambaŭ Nacioj, Pola-Litova ŝtato estas dispartigita inter tri regnoj: Rusia imperio, Prusio kaj Aŭstrio. Pollando malaperis en politikaj mapoj de Eŭropo, malgraŭ ke en 1807 Napoleono en prusia parto kreis Varsovian Dukejon.

La eventoj de la libro okazas en rusia parto de disigita lando, en Litvo, en vilaĝo Soplicovo. Pan Tadeusz temas pri du nobelaraj familioj - Soplica kaj Horeŝko, kaj pri amo de du gejunuloj el ambaŭ familioj - titola persono Tadeo Soplica kaj Zosia el Horeŝkoj. La flanka temo estas ribelo de nobelaro kontraŭ rusaj okupantoj (Mickiewicz skribis sian eposon en ekzilo en Parizo, do cara cenzuro lin ne atingis; malgraŭ tio, la libro estis en la imperio malpermesita).

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Nobelaro estas kolektiva rolulo. Ĉefaj roluloj estas:

  • Jacek Soplica (Pastro Vermo) - patro de Tadeo Soplica, murdinto de Tablestro Horeŝko, kaŝita sub monaka sutano planas ribelon kontraŭ moskvuloj
  • Tadeo Soplica - titola rolulo, 20-jaraĝa junulo, filo de Jacek
  • Zosia - enamiĝinta en Tadeo, filino de Ewa Horeŝko
  • juĝisto Soplica - mastro de Soplicovo, frato de Jacek, eminenta patrioto
  • Telimena - zorgantino de Zosia, loĝantino de Peterburgo
  • Grafo - parenco de Horeŝkoj, laborema proprietulo de kastelo pro kiu li kverelas kun Soplicoj
  • Gervazo - ŝlosisto de Soplicoj kaj iama servanto de Tablestro
  • Protazo - pedelo de Soplicovo
  • Jankjel - havanto de du tavernoj, homo tre ŝatata kaj estimata de proksima nobelaro, eminenta patrioto: pli polo ol judo, granda artisto kaj majstro de cimbala ludo
  • Vojski, Rejento, Asesoro - tipaj malnovpolaj nobeloj, amikoj de la juĝisto
  • nobelaro de Dobrzyn - loĝantaro de nobeletejo

La libroj[redakti | redakti fonton]

  • Antaŭparolo
  • Libro unua - Mastrumado
  • Libro dua - Kastelo
  • Libro tria - Koketado
  • Libro kvara - Diplomatiko kaj ĉaso
  • Libro kvina - Kverelo
  • Libro sesa - Nobeletejo
  • Libro sepa - Interkonsilo
  • Libro oka - Invado
  • Libro naŭa - Batalo
  • Libro deka - Emigracio. Jacek
  • Libro dekunua - Jaro 1812
  • Libro dekdua - Ni amu nin
  • Eksplikoj de poeto
  • Epilogo

Libro dektria[redakti | redakti fonton]

Krom dekdu libroj de Mickiewicz, estis ankaŭ skribita la dektria libro - ĝi estas pornografia parodio de la epopeo. Kiel aŭtoro ofte estas opiniata Aleksander Fredro sed pli probable verkis ĝin Włodzimierz Zagórski (1834-1902). La libro enhavas skribstilon de Mickiewicz, sed estas plena da fivortoj. Ĝi priskribas nokton post geedziĝa ceremonio de Tadeo kaj Zosia.

Tradukoj en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Lingvo Dato
germana 1836
franca 1844
belorusa 1859, 1929
itala 1871
rusa 1875
ĉeĥa 1882
angla 1885
hispana 1885
kroata 1893
bulgara 1901
esperanto 1918
finna 1921
hebrea 1921
litova 1924
ukraina 1927
japana ĉ. 1930
jida 1939
serba-kroata 1951
kartvela 1953-55
ĉina 1955
rumana 1956
hungara 1957
dana 1958
slovaka 1962
latva 1964
slovena 1974
sveda 1998
nederlanda 2003
korea 2005
vjetnama 2008
kaŝuba 2010

Filmaj adaptoj[redakti | redakti fonton]

La unua filma adapto estis kreita en la jaro 1928. En 1999 Andrzej Wajda reĝisoris la filmon Pan Tadeusz kiu atingis grandan sukceson en Pollando.

Sinjoro Tadeo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Roman Dobrzyński, en sia artikolo Sinjoro Tadeo parolas Esperante,[3] parolas pri Sinjoro Tadeo kiel la ĉefverko de Adam Mickiewicz (Adam Mickjeviĉ) pri junulo Tadeusz Soplica (Tadeuŝ Soplica) kiu flirtas, fuĝas eksterlanden kaj revenas kun la napoleona armeo. Mickiewicz planis verki nur "idilian rememoraĵon", sed poste li "modifis la enhavon" por malfermi "la perspektivon de la nacia sendependiĝo", tio estas la verko iĝis nacia epopeo. Tiukadre la eseisto resumas la biografion de Mickiewicz kadre de la historia kaj politika fono de sia vivo. La verko estas komponita de 8600 versoj, verkitaj inter 1832 kaj 1834. Ĝi estis tradukita de Antoni Grabowski en kontakto kun Zamenhof, same kiel ekzistas 78 tradukoj en 30 lingvoj, kaj adaptita al kino fare de la pola reĝisoro Andrzej Wajda uzanta "850 versojn, do apenaŭ dekonon de la tuto". La filmo estis subtekstigita en Esperanto uzante la tradukon de Grabowski.[4]

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ EdE: N. K., „L. I.“, 1914-20, p: 341.
  2. Julius Glück, El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe), en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. pp. 18-29.
  3. Roman Dobrzyński, Sinjoro Tadeo parolas Esperante en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 736-747.
  4. Citaĵoj el op. cit. pp. 736-744.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]