Nagyrákos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nagyrákos [nadjrakoŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend. La loknomo hungare estas granda-kankra.

La viadukto en Nagyrákos.
La preĝejo en Nagyrákos.
Loĝdomo, ankaŭ historia monumento en Nagyrákos.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La alvenintaj hungaroj en 895 trovis tie montetojn, deklivojn. La tuta regiono iĝis limgardejo, sentinelserio. Ĉi tie la vilaĝoj konsistis ne el apudaj domoj, sed el sporadaj bienoj. Ĉiu bieno konstruiĝis sur montetopintojn. La loĝdomo, stalo kaj ceteraj konstruaĵoj formis kvadraton, tiel la loko estis defendebla. En la korto oni faris elfosaĵon, tie kolektiĝis la pluvo, kiun uzis por la bestoj kaj por akvumado. Tiu sistemo en Hungario troviĝas nur ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo.

La komunumo situanta ĉe Zala ricevis rangon kampurbo en 1404. La mezepoka katolika preĝejo pri Sankta Karolo origine estis romanika, poste gotikiĝis, fine barokiĝis. La kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1800. Tie konstruiĝis la plej longa fervoja viadukto en Hungario. Ĝi estas 1400 m-ojn longa.

En Nagyrákos mobila poŝto servas. La vilaĝo estas parto de Nacia Parko Őrség kaj Hanság.