Dötk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun Detk!

Dötk estas tre malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaszentgrót.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Dötk situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Zala (rivero), fine de sakovojo, laŭ fervojo Ukk-Zalaszentiván. Zalaszentgrót troviĝas 7, Zalaegerszeg 22, Vasvár 24, Hévíz kaj Sümeg 26 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio okazis en 1332 en formo Dutk. Kelkaj opinias, ke la romianoj havis jam tie vilaĝon Mestrianum. Dum la kontraŭturkaj bataladoj la vilaĝo multe suferis. En la 1970-aj jaroj la lernejo ne plu funkcias, la vilaĝo velkas.

Dötk ne senhomiĝos, ĉar alvenas ripozantoj por ferii. Vilaĝservoj estas turisma gastejo kaj migra poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]