Felsőjánosfa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Felsőjánosfa [felŝojanoŝfa] estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend. La loknomo estas hungare: supra-Johano-vilaĝo.

Parko de novnaskitoj en Felsőjánosfa
La domo estas vilaĝdomo, biblioteko kaj kulturdomo de Felsőjánosfa

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Felsőjánosfa situas laŭ Zala (rivero) kaj la vilaĝeto havas flankovojojn. Zalalövő estas proksime, la fervojo inter Budapeŝto kaj Slovenio tuŝas la vilaĝon. La komunumo apartenas al Nacia Parko Őrség kaj Hanság.

Historio[redakti | redakti fonton]

La alvenintaj hungaroj en 896 trovis tie arbarojn, la ejo iĝis limgarda regiono. La loĝantaro longe defendis la limojn. La unua mencio okazis en 1402, kiel "Januspanfalva".

Menciindaĵo estas tio, ke en la vilaĝo oni faras parkon por novnaskitoj. En Felsőjánosfa migra poŝto servas.