Miklós Zrínyi (poeto)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Miklós Zrínyi (heroo). |
Miklós Zrínyi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Banuso de Kroatio | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de majo 1620 en Čakovec | ||||
Morto | 18-an de novembro 1664 (44-jaraĝa) en Kuršanec | ||||
Mortis pro | Akcidenta morto vd | ||||
Mortis per | Ĉasakcidento vd | ||||
Motto | latine Sors bona, nihil aliud | ||||
Lingvoj | hungara • kroata vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Zrinski vd | ||||
Patro | Juraj V Zrinski (en) vd | ||||
Gefratoj | Petar Zrinski vd | ||||
Edz(in)o | Mária Euzébia Draskovich (en) Zsófia Mária Löbl (en) vd | ||||
Infanoj | Adam Zrinski (en) ( ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto politikisto verkisto militisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Banuso de Kroatio | |||||
Dum | 1647–1664 | ||||
Antaŭulo | Johano Drašković de Trakošćan | ||||
Sekvanto | Petar Zrinski | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grafo Nikola VII Zrinski, kroate Nikola Zrinski, hungare Zrinyi Miklós (aŭ Nikolao Zrínyi), (1-an de majo 1620– 18-an de novembro 1664) estis kroata kaj hungara militisto, ŝtatestro kaj poeto-verkisto, krome kroata banuso kaj hungara departementestro de Zala (reĝa departemento) kaj Somogy (reĝa departemento).
Li strebis forte kontraŭ la turkoj, tial li volis tutnacian konkordon (tiutempe tio signifis ne nur la kroatojn, sed ĉiujn naciojn de la regno, ekzemple la hungarojn). En 1664 li akiris sukcesojn gravajn kontraŭ la turkoj, sed la Habsburgoj profitis el tio nenion kaj okazis malavantaĝa paco kun la sultano. Zrinski poste havis malbonajn rilatojn kun la aŭstroj, tamen li plenumis la postenon banuso de Kroatio. Okazis ĉasado, kie Zrinski mortis, laŭ la hungaroj tiu akcidento estis longa mano de la Habsburgoj, sed pri tio estas neniu pruvo.
Plej gravaj verkoj:
- Pensadoj pri vivo de Matiaso la 1-a 1657
- Pereo en Sziget 1651
- Ne insultu la hungarojn! - Kuracilo kontraŭ la turka drogaĉo 1661
- Sireno de Adriatiko grafo Zrínyi Miklós 1651
- Plorinda plendo
- Sennoma letero 1662 (opinioj kontraŭ Montecuccoli)
- Memuaro al reĝo Leopoldo la 1-a 1664
- Bivaka eta traktado 1651
Lia ŝatata slogeno estis la latina Sors bona, nihil aliud (=bonsorto, nenio alia).
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- en Hungara Antologio, 1983: fragmento el Sieĝo de Szigetvár