János Tóth (arkitekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János TÓTH [jAnos tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth János estis hungara arkitekto. Inter 1832-1942 lia distinga nomo estis Zalai Tóth János.

János Tóth [1] naskiĝis la 12-an de decembro 1899 en Zalaegerszeg. Li mortis la 12-an de septembro 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Tóth frekventis premonstratan gimnazion en Keszthely, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1921. Li pasis jaron en akademio en Keszthely, poste li laboris en Szombathely 25 jarojn. Li projektis diversajn konstruaĵojn kaj monumentojn. En 1932 li studvojaĝis al Italio, poste li konecis okupiĝi ankaŭ pri la popolaj arkitektaĵoj. En 1936 li estis nomumita privata profesoro en Universitato Ferenc József. Post la 2-a mondmilito li estis translokita al Budapeŝto, kie li komence laboris en ŝtata firmao, inter 1957-1965 en la ministerio li okupiĝis pri historiaj monumentoj. Li akiris sciencajn gradojn (CSc) en 1962, (DSc) en 1972 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1966. Li estis motoro de kreo de subĉiela etnografia muzeo en sia naskiĝurbo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Igy épít a vasi nép (1938)
  • A magyar falu építőművészete (1945)
  • Népi építészetünk hagyományai (1961)
  • Göcsej népi építészete (1965)
  • Az Őrség népi építészete (1971)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo kaj strato en Szombathely

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.