Nobela juĝisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La nobela juĝisto (hungare szolgabíró, germane Stuhlrichter latine Iudex nobilium, malofte iudlium ~ juĝisto de la nobeloj) estis oficisto en la hungara historio ekde la 13-a jarcento ĝis 1950. Ili havis administradajn kaj juĝadajn taskojn en la hungara historiaj departementoj. Li laboris komence nur por la nobeloj, poste ankaŭ por la civitanoj, kamparanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La pozicio aperis en la 13-a jarcento, kiam la reĝaj departementoj estis transformitaj al nobela departemento. Ĝia unua mencio okazis en 1232. Oni elektis 4 nobelajn juĝistojn po departemento, por unu jaro. Ili kunskribis, kolektis impostojn, kunskribis nobelojn - okaze de nobelaj ribeloj (protestoj), parporenis en juĝprocesoj.

Laŭ leĝoj el la 15-a jarcento (1435, 1486), oni devis elekti ilin el aŭtoritataj mezbienuloj kaj ili cdevis labori dum minaco de punado - okaze de nelaboro.

Ekde la 16-a jarcento aperis la ir-distriktoj (vizitebla dum unu irtago) kaj elformiĝis ĝis la 18-a jarcento en la tuta lando. Oni elektis en ĉiu ir-distrikto ĉefan nobelan juĝiston kaj kelkajn vican nobelan juĝsiton, kiuj laboris, agadis en siaj distriktoj.

Ili komunikis dekretojn al la vilaĝoj kaj kontrolis la efektivigon. Ili havis proprajn ŝtatfortojn.

Post la dua mondmilito la oficista rango de nobela juĝisto ĉesis, la taskojn parte transprenis la t.n. ir-distrikta ĉef-notario ekde 1945. Tiu lasta oficista pozicio ĉesis en 1950 en Hungario.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]