Gyula Wlassics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Wlassics
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1852 (1852-03-17)
en Zalaegerszeg
Morto 30-an de marto 1937 (1937-03-30) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Piarista Gimnazio de Budapeŝto • Universitato Eötvös LorándUniversitato de Vieno
Familio
Frat(in)o Tibor Wlassics
Infano Gyula Wlassics
Okupo
Okupo politikistojuristoprofesoro
vdr

Barono Gyula Wlassics [djula vlaŝiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wlassics Gyula estis hungara juristo, politikisto, profesoro, ministro, membro (korespondanta en 1886, ordinara en 1892, direktora en 1901) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis zalánkeméni.

Gyula Wlassics

Gyula Wlassics [1] naskiĝis la 17-an de marto 1852 en Zalaegerszeg. Li mortis la 30-an de marto 1937 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Wlassics frekventis gimnaziojn en Nagykanizsa kaj Pest (urbo), universitatojn en Budapeŝto kaj Vieno. Post la jura diplomo en 1875 li eklaboris en juĝejo, baldaŭe en la ministerio, fine li estis prokuroro. Inter 1890-1895 li instruis en Universitato de Budapeŝto, sed tiutempe (kaj poste) li estis ankaŭ parlamenta deputito. Inter 1895-1903 li estis ministro pri religio kaj edukado. En 1895 li deklaris permesojn por inaj studentoj viziti universitatojn. Li strebis por la libera religio (ankaŭ akcepto de la judismo), krome li instalis 600 bazlernejojn kaj 3 fakultatojn. En 1916 li ricevis la rangon barono. Ekde 1918 li iĝis membro en la supera ĉambro, eĉ li estis ties prezidanto. Li ricevis premiojn en 1897, 1926, 1930.

Fontoj[redakti | redakti fonton]