Miklós Réthelyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Réthelyi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1939 (1939-06-08) (84-jaraĝa)
en Zalaegerszeg
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Medical University of Pécs vd
Partio Kristandemokrata Popolpartio vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo kuracisto • anatomo • lektoro vd
Laborkampo medicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miklós Réthelyi [miklOŝ rEtheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Réthelyi Miklós estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, kuracisto, profesoro, anatomo, histologo. Lia bopatro estis János Szentágothai.

Miklós Réthelyi

Miklós Réthelyi [1] naskiĝis la 8-an de junio 1939 en Zalaegerszeg.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Réthelyi abiturientis en 1957, poste li akiris kuracistan diplomon en 1963 en Universitato de Pécs. Post siaj studoj li eklaboris en anatomia instituto en Budapeŝto. Post jaroj li estis nomumita docento en Universitato Semmelweis, en 1972 kandidato, en 1973 doktoro de medicinaj scioj, en 1986 universitata profesoro. En 1990 li havis postenon en la ministerio, sed en la sekva jaro li revenis al la universitato, ĉar li estis elektita rektoro. Kelkfoje li instruis en Usono. Inter 1994 kaj 2004 li estis direktoro de anatomia instituto. Inter 2010 kaj 2012 li estis ministro pri nacia resurso (komprenu: ĉefministerio pri sano, eduko, kulturo, sporto) en la Dua Kabineto Orbán. Li okupiĝas en la medicino pri mjeloj, hipotalamoj.

Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn. En 1991 kaj 2004 li ricevis premiojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The large synaptic complexes of the substantia gelatinosa (1969)
  • A gerincvelő neuronális szerkezete (1972)
  • Synaptic complexes formed by functionally defined primary afferent units with fine myelinated fibers (1982)
  • Funkcionális anatómia I.–III. (1989, oka eldono en 2006) – studenta lernolibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]