Imre Madách
Imre Madách | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de januaro 1823 en Dolná Strehová |
Morto | 5-an de oktobro 1864 (41-jara) en Dolná Strehová |
Lingvoj | hungara lingvo |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Edz(in)o | Erzsébet Fráter |
Infano | Aladár Madách |
Okupo | |
Okupo | dramaturgo • verkisto • politikisto • poeto |
Imre MADÁCH (naskiĝis la 21-an de januaro 1823, mortis la 5-an de oktobro 1864) estis hungara poeto, edzo de Erzsébet Fráter. Lia patro estis la samnoma Imre Madách (ĉambelano), lia avo estis Sándor Madách.
Lia plej signifa verko estas La Tragedio de l' Homo (originale: Az ember tragédiája), tradukita al aro de la lingvoj, inter kiuj Esperanto. Al Adamo kaj Eva, forpelitaj el la Paradizo, Lucifero sendas sonĝon kaj prezentas al ili la estontecon de la homa raso ekde la Antikva Egiptio ĝis la pereo pro la malvarmiĝo de la suno. En la lasta verso de la dramo eldiriĝas el la buŝo de Dio la sola ebla vivprogramo: "Mi diris, luktu, hom', kaj firme fidu!". Prie tiu veko oni faris animacian filmon kaj multaj teatraj adaptoj.
Li estis membro de Hungara Scienca Akademio kaj membro de Societo Kisfaludy.
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
La Tragedio de l' Homo : drama poemo / Kun dudek desegn. de Miĥaelo ZICHY. El la hungara originalo: K. Kalocsay. – Budapest: Hungara Esperanto-Instituto, 1924. – 237, XXIV p.
La Tragedio de l' Homo : drama poemo / El la hungara trad.: Kálmán Kalocsay. – Budapest: Corvina, 1965. – 259 p.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://mek.oszk.hu/00900/00919
- http://mek.oszk.hu/00900/00920
- http://mek.oszk.hu/00900/00918
- La tragedio de l'homo