Imre Madách

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Madách
Persona informo
Madách Imre
Naskiĝo 20-an de januaro 1823 (1823-01-20)
en Dolná Strehová, Reĝlando Hungario (1538–1867),  Aŭstra imperio
Morto 5-an de oktobro 1864 (1864-10-05) (41-jaraĝa)
en Dolná Strehová, Reĝlando Hungario (1538–1867),  Aŭstra imperio
Etno hungaroj vd
Lingvoj hungaraslovaka vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Resolution Party vd
Familio
Patrino Anna Majthényi vd
Edz(in)o Erzsébet Fráter vd
Infanoj Aladár Madách vd
Profesio
Okupo dramaturgoverkistopolitikisto • poeto vd
Laborkampo hungara literaturo vd
Aktiva en Dolná Strehová vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Imre MADÁCH (naskiĝis la 21-an de januaro 1823, mortis la 5-an de oktobro 1864) estis hungara poeto, edzo de Erzsébet Fráter. Lia patro estis la samnoma Imre Madách (ĉambelano), lia avo estis Sándor Madách.

Imre MADÁCH

Lia plej signifa verko estis La Tragedio de l' Homo (1861) (origine Az ember tragédiája), poema dramo en 4000 rimversoj kaj 15 aktoj, en kiu li diskutas ideojn similajn al tiuj en Faŭsto de Goethe kaj kiu estas konsiderata la pinto de filozofia poezio en la hungara lingvo.

Li verkis tiun dramon je la fino de sia tragika vivo instigita de lia amiko János Arany.

Tiu ĉi dramo estis tradukita en aron de lingvoj, inkluzive de Esperanto. La intrigo disvolviĝas jene: Al Adamo kaj Eva, forpelitaj el la Paradizo, Lucifero sendas sonĝon kaj prezentas al ili la estontecon de la homa raso ekde la Antikva Egiptio ĝis la pereo pro la malvarmiĝo de la suno. En la lasta verso de la dramo eldiriĝas el la buŝo de Dio la sola ebla vivprogramo: "Mi diris, luktu, hom', kaj firme fidu!". Prie tiu verko oni faris animacian filmon kaj multaj teatraj adaptoj.

Li estis membro de Hungara Scienca Akademio kaj membro de Societo Kisfaludy.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La Tragedio de l' Homo : drama poemo / Kun dudek desegn. de Miĥaelo ZICHY. El la hungara originalo: K. Kalocsay. – Budapest: Hungara Esperanto-Instituto, 1924. – 237, XXIV p.

La Tragedio de l' Homo : drama poemo / El la hungara trad.: Kálmán Kalocsay. – Budapest: Corvina, 1965. – 259 p.

Kovrilpaĝo de La Tragedio de l' Homo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.