Tony Curtis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tony Curtis
usona aktoro
usona aktoro
Persona informo
Naskonomo Bernard Schwartz
Aliaj nomoj Anthony Curtis
Naskiĝo 3-an de junio 1925 (1925-06-03)
en Novjorko
Morto 29-an de septembro 2010 (2010-09-29) (85-jara)
en Henderson
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj hungara lingvoangla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater La Nova Lernejo • Urba Kolegio de Nov-Jorko
Familio
Edz(in)o Janet Leigh • Christine Kaufmann • Leslie Allen • Andrea Savio • Lisa Deutsch • Jill Vandenberg
Infanoj Kelly Curtis • Jamie Lee Curtis • Allegra Curtis
Profesio
Profesio filmaktoro • verkisto • pentristo • televida aktoro • aktoro
TTT
Retejo http://www.tonycurtis.com
Information icon.svg
vdr

Tony Curtis [toni kurtis] (realnome: Bernard SCHWARTZ; naskiĝis la 3-an de junio 1925 en Novjorko, mortis la 29-an de septembro 2010 en Losanĝeleso) estis usona aktoro. Liaj gepatroj devenis el Hungario, ili parolis junaĝe nur hungare. Pro tio li surprenis la popularigon de Hungario en Usono per reklamfilmetoj (2004).

Li pasigis sian junaĝon en malriĉeco. Kiel junulo li aktoris en amatoraj scenejoj. Lerninte la aktoradon en la Novjorka Dramatic Workshop, li ekde 1946 vivtenis sin kiel aktoro en teatroj kaj filmoj.

Li soldatiĝis en 1943 ĉe la mararmeo.

Liaj plej famaj filmoj estis Some Like It Hot (interalie kun Marilyn Monroe kaj Jack Lemmon) kaj Spartacus. Kune kun Roger Moore li agadis en la televidserio The Persuaders.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Trapeze (1956)
  • Sweet Smell of Success (1957)
  • The Defiant Ones (1958)
  • Some Like It Hot (1959)
  • Spartacus (1960)
  • Taras Bulba (1961)
  • Rosemary's Baby (1968 – nur voĉo)
  • The Boston Strangler (1968)
  • Insignificance (1985)
  • The Celluloid Closet (dokumenta filmo, 1995)
  • Play It To the Bone (1999)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]