Gina Lollobrigida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gina Lollobrigida
Gina Lollobrigida.jpg
Naskonomo Gina Luigia Lollobrigida
Naskiĝo la 4-an de julio 1927 (nun 1927-07-04) (86-jara)
Flago de Italio Subiaco, Italio
Aktivaj jaroj 1946 - 1997
v  d  r
Information icon.svg

Gina Lollobrigida (plennome Luigina LOLLOBRIGIDA) (prononcu: [ˈdʒiːna lolloˈbriːdʒida]), ŝi naskiĝis en Subiaco 4-an de julio 1927 estas aktorino el Italio.

Post la dua mondmilito ŝi kun sia familio transloĝiĝis al Romo. Ŝi komencis studi pentradon kaj skulptadon, krome interesiĝis pri kantado kaj aktorado. Post sukceso en beleckonkurso en la jaro 1947 ŝi ricevis aron da filmofertoj.

Kulminoj de ŝia kariero estis la filmoj Fanfan la Tulipe (apud Gérard Philipe) kaj Notre-Dame de Paris (apud Anthony Quinn). En la filmo La donna più bella del mondo ŝi montris ankaŭ sian talenton por la kantado.

Dum la 1970-aj jaroj ŝi pli kaj pli retiriĝis el la filmkariero, por koncentriĝi ĉefe al la fotado. Ŝia fotolibro Italia mia, eldonita en 1972, gajnis internacian renomon.

El sia divorcinta edzeco kun la kuracisto Milko SKOFIC ŝi havas unu filon.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Fanfan la Tulipe (Italio/Francio, 1951)
  • Le belles de nuit (Francio/Italio, 1952)
  • Beat the Devil (Usono, 1954)
  • Pane, amore e fantasia (Italio, 1954)
  • La donna più bella del mondo (Italio, 1955)
  • Notre-Dame de Paris (Francio, 1956)
  • Trapeze (1956)
  • Never So Few (Usono, 1959)
  • Woman of Straw (Britio, 1964)
  • Hotel Paradiso (Usono, 1965)
  • Les cent et une nuit (Francio, 1994)