Jánosháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ne miskomprenu kun Jánoshalma!

Jánosháza
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hungario
Regiono Okcidenta Transdanubio
Departemento Vas (Hungario)
Distrikto Celldömölk
Adreso Batthyány u. 2

9545 Jánosháza

Poŝtkodo 9545
Telefona antaŭkodo (+36) 95
Kodo laŭ KSH 11679
Retpaĝaro www.janoshaza.hu
Politiko
Urbestro (ekde 2015) András Attila Kiss (senpartia)
Demografio
Loĝantaro 2 489  (1-a de januaro 2015)[1]
Loĝdenso 104,44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 7′ N, 17° 10′ O47.12222222222217.164166666667Koordinatoj: 47° 7′ N, 17° 10′ O
Areo 23,41 km² (2 341 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Jánosháza (Hungario)
DEC
Jánosháza
Situo de Jánosháza
Jánosháza (Vas)
DEC
Jánosháza
Situo de Jánosháza
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Jánosháza [+]
v  d  r
Information icon.svg

Jánosháza [jAnoŝhAza] estas urbo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Celldömölk. La loknomo estas hungare: domo de Johano.

Kastelo de Jánosháza

Situo[redakti | redakti fonton]

Jánosháza situas laŭ la ĉefvojo inter Veszprém kaj Körmend kaj laŭfervoje inter Celldömölk kaj Boba. Tiu lasta troviĝas 10, Celldömölk 17, Tapolca kaj Ajka po 37, Keszthely kun Balatono 47, Szombathely 50, Budapeŝto 169 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jánosháza estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis en 1428 en formo Janushaza. Antaŭ la kontraŭturkaj militoj fortikaĵkastelo konstruiĝis kaj la vilaĝo estis ankaŭ bienocentro. En 1571 la komunumo estis menciita kampurbo. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la kampurbo estis bruldetruita. En la 18-a jarcento judoj setlis kaj konstruis sinagogon kaj lernejon. Evoluon de Jánosháza helpis la foirorajto. Jánosháza urbiĝis en 2013.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1734 romkatolika baroka preĝejo de Johano Baptisto konstruiĝis. Ankaŭ kapelo de Sankta Vendelo funkcias. La plej malnova vidindaĵo estas la kastelo videbla sur la foto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]