Ajka
Ajka | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Meza Transdanubio | ||
Departemento | Veszprém | ||
Distrikto | Ajka | ||
Adreso | Szabadság tér 12
8400 Ajka | ||
Poŝtkodo | 8400 | ||
Telefonkodo | (+36) 88 | ||
Kodo laŭ KSH | 06673 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2014) | Béla Schwartz (MSZP[1]) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 28 487 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 309,51 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 6′ N, 17° 33′ O (mapo)47.10055555555617.552222222222Koordinatoj: 47° 6′ N, 17° 33′ O (mapo) | ||
Areo | 95,05 km² (9 505 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ajka estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Ajka, kies centro ĝi estas.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ajka situas sur malebenaĵo en montaro Bakony, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Graz, laŭ fervojo Budapeŝto-Celldömölk.
Historio[redakti | redakti fonton]
La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, de keltoj, romianoj, hunoj, avaroj kaj slavoj. La hungaroj fondis tie plurajn vilaĝojn. La unua mencio devenis el 1214. La turkoj faris senhoma la vilaĝojn. La luterana preĝejo konstruiĝis en 1789.
En 1836 oni trovis karbon. Tio portis novan epokon por la vilaĝo. La minado komenciĝis en 1869. En 1878 vitrofabriko ekfunkciis, la vitrokristalo de Ajka ankaŭ nun estas fama. En 1934 katolika preĝejo konstruiĝis. Dume oni trovis baŭksiton, tial ekfunkciis energia centralo kaj aluminia fandoforno en 1942. En 1959 aliĝis al Ajka la najbaraj vilaĝoj kaj fondiĝis urbo Ajka, kiu iĝis distriktejo en 1971. (Origine Ajka konsistis el 8 apartaj vilaĝoj Ajka, Berénd, Bódé, Padrag, Csékút, Gyepes, Rendek és Tósok, krome menciindas minejo Csingervölgy.)
La 4-an de oktobro 2010, 1,1 miliono da kubaj metroj de ruĝa koto verŝiĝis, post rompiĝo de rezerv-baraĵo el la aluminia fabriko, estigante morton de 8 homoj kaj gravegan naturmedian katastrofon en la river-areo de Danubo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- minada muzeo
- Preĝejo Koro de Jesuo (Ajka)
- Preĝejo Stefano la 1-a (Ajka) (Tósokberénd)
- Preĝejo Marteno de Tours (Ajka) (Ajkarendek)
- Luterana preĝejo (Ajka)
- Kalvinana preĝejo (Ajka)
- Kalvinana preĝejo (Ajka-Tósok)
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Ajka naskiĝis:
- aktoroj Nikolett Krajcsi, Anikó Molnár kaj Péter Scherer
- flutisto Dominika Ács
- Tamás Kiss (kanuisto)
- kolonelo János Lakos
- komponisto Zoltán Gáty
- István Cserháti (muzikisto)
- operkantisto Renáta Göncz.
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Ajka települési választás eredményei (magyar nyelven) (html). Országos Választási Iroda, 2010. október 3. (Hozzáférés: 2011. július 19.)
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Elĉielaj fotoj pri la katastrofo okazinta la 4-an de oktobro 2010 (konsultita je 2010-10-09)
- Aliaj fotoj pri la sama katastrofo (konsultita je 2010-10-09)