Luterana preĝejo (Ajka)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Ajka
Luterana preĝejo en Ajka
Luterana preĝejo en Ajka
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ajka
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 300 sidlokoj, 200 starlokoj
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia monumento historia en urbo Ajka (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri katolika ligna kirko en Ajka okazis en 1228, pri la luteranoj en 1600. La katolika preĝejo bruldetruiĝis en 1725. Ŝajnas - la luteranoj konstruis lignan preĝejon en 17-a jarcento, poste la reĝo jam permesis stabilajn kirkojn en la tuta lando en la 1781. En tiu jardeko konstruiĝis ŝtona kirko en Ajka. Laŭ la plafona surskribo la konstrujaro estis 1786, la interna pentrado okazis en 1800. En 1801 2 sonoriloj alvenis. Oni supozas, ke la orgeno estis farita en 1825, pli nova en 1876, renovigita en 1910, fine en 1933 la tria orgeno alvenis. La altaro estis kreita en 1900, ties bildo prezentis la Lastan vespermanĝon, la nun videbla Jesuon dum preĝo. En la 2000-aj jaroj pluraj renovigaj laboroj okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola sur pinto de monteto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La ĉefenirejo funkcias tra la turo, sed estas ankaŭ neuzita enirejo en flanko de la navo. Interne la galerio etendiĝas en 3 flankoj de la navo. La kasona plafono estas pentrita, sed sen ornamaĵoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Navo
Aerfoto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.