Preĝejo Marteno de Tours (Ajka)
Paroĥa preĝejo Marteno de Tours | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Marteno de Tours en Ajka
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Ajka |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém |
dekanujo | Sümeg |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Jakab Fellner |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | –1788 |
Specifo | |
Ligiloj | |
La paroĥa preĝejo episkopo Marteno de Tours estas romkatolika historia monumento en urbo Ajka (Hungario), en urboparto Ajkarendek, kiu ĝis la unuiĝo en 1977 estis memstara vilaĝo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Antaŭ 1332 la iama Rendek jam havis kirkon, sed supozeble pri nova kirko estis konstruita en 1347. La episkopujo Veszprém akiris la plenan vilaĝon en 1554. Dum la turka erao jam la kalvinanoj uzis la kirkon, sed baldaŭ katolikaj germanoj alvenis. Katolika episkopo Márton Bíró forigis la kalvinanan pastron kaj reakiris la preĝejon en 1751. La nun videbla kirko estis konstruita en 1788. La orgeno estis farita en 1824, trakonstruita en 1949. En la 1900-aj jaroj la preĝejo estis plene renovigita. En 1945 la milito parte detruis la turon, sed post 2 jaroj ĝi estis rekonstruita. La kirko mem interne en 1978, ekstere en 1988 renoviĝis.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. Sur la fasado la enirejo kaj 3 grandaj fenestroj estas videblaj. La navo finiĝas en rektangula absido, kiu estas pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo. La altara bildo prezentas la episkopon.