Kevermes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kevermes (kevermeŝ) estas grandvilaĝo en Hungario en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en subregiono Mezőkovácsháza. La nomo ne havas sencon en la hungara.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara-rumana ŝtatlimo, for de ĉefvojo kaj rivero. Battonya estas proksime, fervojo troviĝas ĉe Lökösháza.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo senhomiĝis pro la kontraŭturkaj bataloj. Ĝi refondiĝis en 1815. En 1848 katolika preĝejo omaĝe al Eta Beata Damo konstruiĝis. En 1919 la rumanoj okupis la setlejon, en 1920 ĝi trovis sin preter la nova ŝtatlimo sen trapasejo. Oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj en 1945 el la grandbieno. Kolĥozo formiĝis en 1960. Ĝemelkomunumo estas Mácsa, Rumanio. Apud la grandvilaĝo fiŝkaptista lago troviĝas.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Rumanio Macea, Rumanio