Szirmabesenyő

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szirmabesenyő (sirmabeŝenjO) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Miskolc.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Sajó, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Putnok, Miskolc estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko, el la ferepoko restis terfortikaĵo. Antaŭ la hungaroj loĝis tie skitoj, keltoj kaj hunoj. La unua skriba mencio devenis el 1332. La turkoj faris senhoma la komunumon. Dum la historio estis du apudvilaĝoj Szirmabesenyő kaj Sajóbesenyő, kiuj unuiĝis en 1944. En 1762 katolika preĝejo konstruiĝis, sed la grandvilaĝo havas ankaŭ grekokatolikan kaj kalvinanan preĝejojn. Dum la socialisma erao kolĥozo pri "Paco" formiĝis.

Komunumoj pri besenyő (= peĉenego) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Besenyő Besenyő Besenyőd Besenyőfalu Besenyőmonostor
Besenyőpetőfalva Besenyszög Besenyőtelek Buzásbesenyő Csernabesenyő
Felsőbesenyő Ládbesenyő Máriabesnyő Óbesenyő Rinyabesenyő
Sepsibesenyő Székásbesenyő Szirmabesenyő Újbesenyő Zsitvabesenyő