Nagymágocs

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nagymágocs [nadjmAgoĉ] estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Szentes. Nagy estas granda, mágocs estis iam familia nomo. Ne miskomprenu kun Mágocs en Baranya!

Kastelo de Nagymágocs

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nagymágocs situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Orosháza troviĝas 14, Szentes 22, Szeged 54, Budapeŝto 169 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo aperas skribe la plej frue en 1426, havanta mezepokan klostron (nun nevidebla). La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste nur farmoj formiĝis. En 1883 novromanika katolika preĝejo, en 1897 novbaroka kastelo de Károlyi (kAroji) konstruiĝis. Apud la kastelo parko kaj lago troviĝas. En la 20-a j.c. el la farmoj vilaĝo formiĝis, dume el la foraj farmoj aliaj novaj vilaĝoj naskiĝis. Dum la socialismo la bienoj apartenis al ŝtata bieno, krome estis malgranda kolĥozo.

La loĝantaro okupiĝas pri tritiko, maizo kaj fruktoarboj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]