Kaszaper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kaszaper
C-50 3719 Kaszaper.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5948 [+]
Retpaĝaro www.kaszaper.hu [+]
Demografio
Loĝantaro 1 933  (2015) [+]
Loĝdenso 58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 28′ N, 20° 50′ O46.46666666666720.833333333333Koordinatoj: 46° 28′ N, 20° 50′ O [+]
Areo 33,28 km² (3 328 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Kaszaper
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Kaszaper [+]
v  d  r
Information icon.svg

Kaszaper [kasaper] estas grandvilaĝo [1] en Hungario, en departemento Békés, en Distrikto Mezőkovácsháza. En la loknomo kasza signifas: "falĉilo".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kaszaper situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Tótkomlós kaj Mezőkovácsháza estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko hungaroj fondis la komunumon havanta la nomon Pereg. La tataroj detruis ĝin en 1241. Antaŭ la turkoj Pereg havis la rangon kampurbo, kiun la turkoj detruis en 1552. La refondiĝo okazis en 1867 kaj havis la rangon grandvilaĝo en 1926. En 2000 ekstera parto de Tótkomlós havanta la nomon Pusztaszőlős aliĝis al Kaszaper. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado.

Vidindaĵo estas nobeldomo de Weinckheim, kie maljunulejo funkcias. Vilaĝservoj estas poŝto, policejo, kulturdomo, biblioteko, lernejo, muziklernejo, interretejo, infanĝardeno, 2 kuracejoj, sportejo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kaszaper naskiĝis inĝeniero Péter Kisházi.

Fontoj[redakti | redakti fonton]